Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
11-a Ĉapitro
Simpatioj kaj antipatioj
Sed kio estas tio, kio estigas tiun malhelpan malekvilibron? – Kiel la antaŭa teksto montras, la kaŭzo estas tiuj troigitaj altiro kaj forpuŝo. Sed kio estas en ĉi tiu kunligo altiro kaj forpuŝo? – Jes, kiel en ĉiuj aliaj aferoj de la vivo ĝi havas "elektran" naturon. Altiro kaj forpuŝo estas la samo kiel la sento de simpatio por kaj responde antipatio kontraŭ io aŭ alio en la ĉirkaŭaĵo kaj ĉiutaga vivo de la individuo, kaj tial la menciitaj realaĵoj reale identas kun speco de pli alta formo de reala "magneta" funkcio inter "la memo" kaj la objekto por la simpatio aŭ antipatio. Kiel ĉio alia en la vivo tiu "magneta" funkcio aŭ altiro kaj forpuŝo estas subigitaj al certaj leĝoj. Se ĝi devias de tio, ĝi tuj rezultigas resonadan malharmonion, kiu en la menso aŭ konscio de la koncerna individuo esprimiĝas en formo de malekvilibro. En la ĉiutaga vivo tiu malekvilibro estas konata i.a. kiel "enamiĝo", "avareco", "potencemo", "vanteco" kaj simile, kaj tiuj realaĵoj ĉiuj estas esprimo de granda avido aŭ granda simpatio pri la koncerna objekto. Tio alivorte signifas, ke por realiĝo de tiu tro forta simpatio de la individuo necesis uzo de energio aŭ forto pli granda ol nature necesa. Tiu fortosuperaĵo sekve mankas al la koncerna individuo sur aliaj kampoj, kaj sekve ne sur ĉiuj povas realigi tiun magnetan altiron, por kio ĝi estas destinita de la naturo. Sur tiuj kampoj la simpatio de la individuo fariĝas responde malforta aŭ mankohava. Tiu manko de pli alta forto aŭ energio povas kelkfoje esti tiel elstara, ke ĉi tie la individuo komplete fiaskas, estas tute senigita de simpatio. Sed tie, kie ne estas simpatio, povas esti nur antipatio. Kaj en tiaj okazoj tiu antipatio manifestas sin tra la konscio de la individuo en formo de: malamo, koleremo, netoleremo, kalumniemo ktp.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.