Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
12-a Ĉapitro
La spirita ekvilibro de la eterna paco, la sankta spirito aŭ la granda naskiĝo
Sed iom post iom tiuj malekvilibraj statoj reefikas al la individuo en formo de korpodifektiĝo kaj sufero. La eternaj leĝoj serĉas ekvilibron, kio plue signifas la travivadon de la individuo pri la baza tono de la universo: "la eterna paco", kiu estas precize la egala disdivido de la energioj de la naturo al la ĝustaj lokoj aŭ regionoj, kaj siavice tio donas al la individuo la travivadon de la en "Livets Bog" priparolita fundamenta travivado de "la granda naskiĝo", kio estas la en la Biblio priparolita superombrado de "la sankta spirito" en permanenta formo. Kiam la individuo venas en tiun staton, ne mankas al ĝi en certaj okazoj energioj por travivi la vivon centprocente, ĉar en aliaj okazoj ĝi malŝparegis aŭ uzis tro multe da energio por la travivado de la vivo, kaj tial tiu lasta formo de travivado ne povis fariĝi centprocente ĝusta, ĉar per tiu tro granda energidisvolvo ĝi necese fariĝis tro forta aŭ alivorte troigita. Ĉe malekvilibro aŭ tro multe aŭ tro malmulte da simpatio la individuo sekve ne povas travivi la normalan senton de sia propra ĉeesto en la universo, kaj tiu sento interalie estas la samo kiel la travivado de la solvo de la mistero de ĝia propra mio, ĝia identeco kun la senmorta vivo de Dio kaj kun la manifestado kiel tuto de la neskuebla ĉioampleksa amrevelacio de Dio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.