Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
15-a Ĉapitro
Tiuj, al kiuj komencas proksimiĝi la ĉiela regno, kosma konscio aŭ la plej alta scio
Mia prezento ĉi tie de la menciita analizo kompreneble neniamaniere estas atako al iu ajn, ĉar plej altgrade mi ja komprenas, ke neniu povas manifesti aliajn agojn ol tiujn, kiuj estas esprimoj por la evoluŝtupo, sur kiu troviĝas ilia aganto. Cetere tia atako estus tute vana, ĉar absolute neniu el tiuj individuoj, al kiuj ĝi eble estus direktita sentus sin trafita. Pro tio la koncernaj estuloj estus tro memfidaj kaj certaj pri sia propra "senerareco""altigiteco". Kontraŭe ili multe pli facile konceptus la atakon kiel pravan rilate al aliaj religiaj movadoj, kiujn ili pro sia nekonscia timo de konkurenco pli aŭ malpli konceptas kiel "falsajn", kiel hejmlokon de "mallumaj potencoj", "diablaĵo" ktp. Sekve ĉi tiu analizo tute ne estas destinita al tiuj estuloj, sed kontraŭe al tiuj, kiuj komencis sperti aŭ percepti ĝian ĝustecon, kio signifas al tiuj, kiuj komencis eliri el la kurbaj vojoj kaj labirintoj de la vanteco, al tiuj, kiuj komencis laciĝi de la brilado. Al tiuj, kiuj efektive preferas resti nerimarkitaj, al tiuj, kiuj komencis ekvidi, ke ili ne estas tiel alte evoluintaj, kiel ili kredis esti, tiuj, kiuj komencis senti sin malgrandaj, senti sin kiel infanoj en la religia scienco. Estas tiaj estuloj, al kiuj komencas proksimiĝi al "la ĉiela regno", kio signifas "la sanktan spiriton", "kosman konscion"la veran scion pri la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.