Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
17-a Ĉapitro
La bona tero por la nova kosma mondimpulso
Ni nun venas al la tria speco de estuloj, tiuj kies sento kaj inteligento sufiĉe bone ekvilibras, kaj kiuj sekve, ĉu en posedo de granda ĉu malgranda sento, ĉiam bridas ĝin per sufiĉe da prudento.
Ĉar vera prudento aŭ inteligento kreas harmonion inter la manifestaĵoj de la individuo kaj la leĝoj de la universo, de la supraj eldiraĵoj do sekvas, ke ĉe tiaj individuoj ilia magneta altiro al la diversaj ĉirkaŭaj faktoroj en ilia ĉiutaga vivo restas en ekvilibro.
Fortigita aŭ troigita avido pri certa afero do ŝuldiĝas al malsufiĉeco de la prudento. La avido aŭ la sento akiras superregon, kaj la troigo manifestiĝas kaj rezultigas la malbonajn faktorojn, kiuj fariĝas la karakteraj ecoj de la du antaŭe priskribitaj kategorioj. Tiuj malbonaj faktoroj do ne troviĝas ĉe estulo, kies sento kaj prudento estas tiom evoluintaj kaj tiom en harmonio, ke la baza tono en la karaktero de la individuo fariĝas identa kun "ĉioamo", kiu plue estas la kompleta ekvilibro aŭ nepartieco inter la individuo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Kaj do estas tiu ekvilibro, sur kiu estas bazita la talento por kompreno kaj sekve por la akceptemo pri grandaj analizoj de la vivo. Kiel montras la kvina ĉapitro de "Livets Bog", ĉi tiuj kategorioj estas krome specifeblaj laŭ kategorioj kaj sekcioj, kaj tial ni ĉi tie limigas nin je la rimarko, ke same kiel la du kategorioj de malekvilibro la estuloj de la kategorio de ekvilibro kompreneble ne ĉiuj troviĝas same antaŭe en la evoluo, sed kontraŭe aperas laŭ gradoj. Kaj estas nur tiuj estuloj, kiuj komencis forkreski de la malnova mondimpulso, kio alivorte signifas elkreski el la ĝeneralaj religiaj dogmoj kaj tekstoformoj, kiuj estas karakterizeblaj kiel "altintelektaj" kaj sekve povas identigi sin kun "la bona tero" por la semo de "la nova kosma mondimpulso". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
