Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
18-a Ĉapitro
La reago de la sentohomoj kaj inteligentohomoj al mia interpreto de la eternaj faktoj
Ĉiuj miaj prelegoj kiel ankaŭ mia verko Livets Bog kaj la revuo de la instituto Kosmos kaj krome mia simbolaro estas semoj de tiu mondimpulso, estas informo pri la eternaj faktoj, kaj tiu tuta informado estas alirebla por ĉiuj, ĉar miaj prelegoj estas publikaj, mia literaturo estas aĉetebla por ĉiu, kaj do estas neevitebla afero, ke iom de tiu semo falas en ĉiujn tri specojn de tero: la inteligenta kategorio, la senta kategorio kaj la ekvilibra kategorio.
      Ĉar "la inteligentohomoj" ja povas vibri nur en pure fizika spertomaterialo kaj sekve povas koncepti spiritan aŭ sentan spertomaterialon nur kiel fantaziaĵon, ili estas konsiderendaj preskaŭ kiel "ŝtona grundo" por la menciita semo. Ili estas "materiistoj" laŭ pura kulturo. Kaj negativaj, ignoraj rimarkigoj pri mia interpreto de la grandaj problemoj estas tiuj esprimoj, per kiuj ili malkaŝas sian evoluŝtupon kaj sian neakceptemon por ĉia pli alta scio.
      Pro la reganteco de la vanteco anstataŭ de la prudento en sia konscio "la sentohomoj" spertas sian propran vivkoncepton kiel "solan feliĉigan" kaj krome vidas konkurencon en ĉia fremda koncepto, do netoleremo kaj kontraŭeco estas tiu flanko de ilia naturo, kiun ili plej facile realigas kontraŭ mia interpreto de la grandaj faktoj. Sed mi esperas, ke ĉiuj amikoj de mia informa laboro tra ĉi tio komprenis, ke tiuj estuloj estas senkulpaj, ĉar ilia agmaniero ja ŝuldiĝas al nematura konscistato, kaj sekve ili reale ne scias, kion ili faras, kaj ke tial estus tute nenature ne renkonti tiujn estulojn kun kompreno kaj afableco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.