Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
19-a Ĉapitro
Tiuj estuloj, en kiuj "la bildo de Dio" videble elkreskas en ilia ĉiutaga konduto
Inter "la estuloj de ekvilibro" la plej elstaraj aŭ la plej altevoluintaj estas tiaj, en kiuj tute senestas ĉia avido brili. Ili estas estuloj, kiuj estas kvietaj kaj komprenemaj rilate al ĉio kaj ĉiuj. Ili estas estuloj, kiuj facile silentas, kiam aliaj estas tro fervoraj montri sian scion. Ili estas estuloj, kiuj neniel deziras potencon kaj famon. Ili estas estuloj, kiuj prefere vivas nekonataj kaj nerimarkataj kaj aperas publike nur en tiaj okazoj, kie – ne vanteco, – sed devosento vokas ilin. Ili estas estuloj, kiuj absolute ne havas deziron superi unu la alian, sed evoluas sane kaj nature. Ili estas estuloj, kiuj altgrade komencas ami ĉion vivan kaj sekve laŭ responda grado sentas abomenon mortigi, vundi kaj korpodifekti. Tio validas ekstere rilate al iliaj videblaj kunestuloj, bestoj kaj homoj kiel ankaŭ interne rilate al "la mikroindividuoj" en ĝiaj propraj organismoj. Kiel sekvo de tio ili facile fariĝas vegetaranoj, facile demetas eventualajn ruinigajn kutimojn, kiel ĝuadon de tabako, alkoholaj trinkaĵoj kaj aliaj narkotaj produktoj, kiuj ĉiuj efikas malsanige, korpodifekte kaj mortige al "la mikroindividuoj".
      Inter tiuj "estuloj de ekvilibro" do ekzistas granda talento pri ricevemo de la semo de la granda nova kosma mondimpulso. Por ili mia interpreto de la menciita impulso, miaj grandaj kosmaj analizoj aŭ plej alta scio de Dio, pri la viva estulo, pri la amo, estas precize tia nutraĵo stimulanta al la en ili loĝantaj bonaj ecoj aŭ ĝermoj de perfekteco. La menciitaj estuloj sekve akceptas la novan saĝon kun humileco, dankemo kaj amo. Ili aŭdas, vidas kaj konservas la vorton en siaj koroj. Kaj "la bildo de Dio" kviete elkreskas en ilia ĉiutaga manifestado kaj konduto.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.