Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
2-a Ĉapitro
La sentohomo kaj la inteligentohomo
Sento kaj inteligento evoluas respektive tra sentospertoj kaj inteligentospertoj. Sed kion oni komprenu per inteligentospertoj kaj sentospertoj? Per "inteligentospertoj" oni komprenas ĉiajn ekkonojn, kiuj estas rezulto de kalkulado, pere de legado kaj pere de instruado. Memkompreneble homo povas atingi multon rilate al scio surbaze de tiuj tri faktoroj. Sed eĉ se tiu scio troviĝas en kulmina formo malantaŭ doktora aŭ profesora titolo, tiu scio ne estas ia absoluta aŭ fina scio, kiam temas pri la eternaj faktoj, kio alivorte signifas la realajn bazajn analizojn de la universo, de la senmorteco de la individuo, de la estiĝo de la sorto, de la mistero de la amo kaj kreokapablo. Kiam temas pri reala scio pri tiuj aferoj, la inteligentohomo estas senscia, estas primitiva estulo, ĝuste ĉar la spertado de la menciitaj realaĵoj neniel estas atingebla nur pere de la inteligento aŭ komprenopovo. La spertado de tiuj realaĵoj vibras en energiformoj, kiuj estas sperteblaj nur per la sentokapablo, kaj kiuj sekve fariĝas ne "inteligentospertoj", sed "sentospertoj". "Inteligentospertoj", kio en ĉi tiu kazo signifas "teoriojn", ne havas signifon por individuo, kiu ne havas kapablon utiligi ilin aŭ tiri konkludojn el ili, kaj tiel same "sentospertoj" estas senvaloraj aŭ sensignifaj por individuoj, al kiuj responde mankas inteligento por el tiuj eltiri la ĝustajn konkludojn. De tio plue sekvas, ke ankaŭ nura "sentohomo" ne povas veni al la reala analizo de eternaj faktoj, sed ĝi diferencas de la "inteligentohomo" per tio, ke dum ĝi okupas sin pri la menciitaj eternaj faktoj kaj estas tre "religia", ĝiaj ekkono, koncepto kaj eldiroj sur la religia kampo ne toleras absolute veran logikon aŭ intelektan analizon. Pro mankanta inteligento aŭ percepto pri logiko la sentospertoj de tia homo kreas en ĝia konscio ekkonon aŭ koncepton, kiu efektive estas nelogika, kaj tial tia individuo aperas kiel "fanatikulo", kvankam ĝi ne mem konscias pri tio. Ĝi asertas tiun sian supozate ĝustan kaj seneraran koncepton aŭ kredkonfeson kiel absolute "solan feliĉigan" samtempe kun tio, ke ĝi montras ĉioregan netoleremon al ĉiu ajn koncepto aŭ analizo, kiu devias de ĝia propra kompreno. Kaj ĉar ĝi ne havas evoluintan inteligenton aŭ kapablon analizi, ĝia netoleremo aŭ indigno kontraŭ ĉiu fremda koncepto tute ne influiĝas, senkonsidere, kiel ajn logika kaj konforma al la vero kaj la realo estas tiu fremda koncepto.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.