Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
20-a Ĉapitro
Kiam oni malesperiĝas pro amikoj, kiuj ne estas interesitaj pri spirita scienco
Nature amikoj de mia laboro havas la deziron, ke en ilia konataro kiel eble plej multaj partoprenu tiun semon, tiun scion kiu estas alirebla ĝuste tra mia laboro.
En ilia amo al la afero ili sekve klopodas igi aliajn studi ĝian literaturon kaj aŭskulti prelegojn.
Sed ja kelkfoje okazas, ke amikoj aŭ konatoj, kiujn ili venigis, pli aŭ malpli reprezentas la du menciitajn formojn de malpli bona tero.
Tiam tiuj estuloj prezentas kritikon, kiu kelkfoje povas proksimiĝi al indigno aŭ kontraŭeco al la afero.
Feliĉe tio ne okazas tre ofte, sed la koncernaj amikoj de la afero, kiuj sopiris pri feliĉa rezulto de siaj penoj, kompreneble malesperiĝas kaj komencas pripensi, ĉu eble mia informa laboro tamen estas tro malfacila por la plej multaj, kaj tial estas tro malmultaj, kiuj povas akcepti la novan semon.
Kaj interalie ankaŭ pro tio mi sentis min instigita eldoni ĉi tiun libron kaj malkovri la realajn cirkonstancojn.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
