Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
21-a Ĉapitro
La maniero laŭ kiu la homoj, kiuj havas la spiritan sciencon kiel vivobazon, devas rilati al aliaj estuloj
Kiel tiuj miaj amikoj nun vidis, ekzistas la tri menciitaj specoj de tero por semado, el kiu nur la tria vere estas taŭga.
De la du aliaj plejparte venas nur malica kritiko kaj kontraŭeco.
Sekve estas grave evoluigi en si la distingokapablon tiel, ke oni ne venu en situacion influi al la eraraj estuloj.
Ili ja havas sian vivkoncepton, sian vojon al la lumo.
Kaj estas nur perforto, se oni miksas sin en ĝin.
La akceptemaj homoj nepre venos iom post iom.
"Ne estas la mielo, kiu iras al la abeloj, sed la abeloj, kiuj venas al la mielo".
Krome ankaŭ la studantoj de mia laboro devas gardi sin, ke ne same kiel la antaŭe menciitaj individuoj ili venu en situacion esti gvidataj de vanteco. Vanteco povas ankoraŭ troviĝi en unuopaj el tiuj interesitoj, kiuj ankoraŭ troviĝas en la limregionoj inter la kategorio de malekvilibro kaj la kategorio de ekvilibro kaj interalie esprimiĝi en pli granda avido pri multaj adeptoj ol pri alta kvalito ĉe tiuj, kio ja estas la malo de tio, kion la prudento rezultigas, nome pli granda avido pri alta kvalito ol pri multaj adeptoj. Unu milo da individuoj kun la vera centprocenta akceptemo ja estas pli granda avantaĝo kaj forto por la afero ol dek miloj da individuoj kun nur dek aŭ dudek procentoj de akceptemo. La restantaj naŭdek aŭ okdek procentoj prezentas nur kontraŭon kaj ekstere estus malĝusta kaj domaĝa reprezento de la afero. Tial la kvalito estas la ĉefa kondiĉo, la nombro estas duaranga. Per la neskuebleco de la kvalito la laboro ja ankaŭ kreskas neskueble, kion la faktoj en la kadroj de mia laboro ja altgrade esprimas. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
