Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
22-a Ĉapitro
Kiam mi uzas la esprimon: "Mi kaj la Patro ni estas unu"
Ĉar miaj prelegoj estas publikaj, ne estas eviteble, ke al tiuj venas ankaŭ homoj, kiuj ne anticipe havas konon pri mia laboro. Al tiuj homoj la prelegoj kompreneble iagrade povas efiki kiel nenaturaj kaj eble ankaŭ kiel fanfarono, kaj eble eĉ al homoj, kiuj alie estus konsiderataj kiel akceptemaj. Tio, kio kontraŭas al la koncepto de tiaj homoj, estas precipe tio, ke pro la vero oni bezonas informi, ke "mi kaj la Patro estas unu", kaj ke mia informa laboro ŝuldiĝas al "superombrado de la sankta spirito". Tia deklaro kompreneble povas impresi kiel orgojlo, kiel blasfemo. Kaj tiu koncepto povas plue, laŭ la temperamento de la koncernaj aŭskultantoj impresi tiel al ilia cetere akceptema sinteno, ke ĝi subfosiĝas kaj rezultigas iom da indigno.
      Sed tiurilate mi devas nur referenci al tiu instrukcio, kiun donis la granda instruisto kaj origino mem de la kristanismo, nome al tiu, ke "per iliaj fruktoj vi konos ilin" kaj cetere memorante la nocion "ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj, ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝataj".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.