Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
23-a Ĉapitro
La fonto el kiu mi havas mian scion
Kiam vera verkisto prezentas verkon aŭ prelegisto prelegon, ili kutime informas pri la fontoj, el kiuj ili havas sian scion. Kiam mi devas fari prelegon, ankaŭ mi sentas dece informi al miaj aŭskultantoj pri la fontoj, el kiuj mi havas mian scion. Mian scion mi ne havas de aliaj personoj, de la ekzistanta literaturo aŭ de iu informo de akademia edukiteco, kiel cetere kutime validas por instruistoj, sed kontraŭe mi mem estas origino de mia tuta scio, ĉar mi havas perceptokapablon, kiu ankoraŭ ne estas ĝenerala, sed tio ja ne devigas min teni tiun scion sekreta kaj per tio kaŝi la veran fonton de mia scio. Kaj precipe ne, ĉar la menciita fonto estas plenumo de promeso, je kiu ĉiu vera kristano mem devas fidi, ĉar ĝi estas eldirita de la plej alta aŭtoritatulo de la koncerna religio kaj temas pri tio, ke ĉiuj devas atingi klarecon pri la mistero de la vivo. Tiu promeso sonas inter alie jene:
      "Sed la parakleto, la sankta spirito, kiun la Patro sendas en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi". –
      "Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon". –
      "Tamen kiam venos li, la spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron". –


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.