Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
24-a Ĉapitro
Mia kosma spertado aŭ la perceptado de "la sankta spirito"
Kion diras tiu promeso, kaj kiel ĝi rilatas al mia literaturo kaj miaj prelegoj? –
      Ĝusta kompreno pri tiu promeso estas mezurilo por mezuro de mia laboro kiel identa kun la ĝustaj "fruktoj".
      Kristo, kiu ne havis sian scion de aliaj personoj aŭ de iuj ajn literaturaj aranĝoj, ja spertis, ke scion oni povas percepti laŭ tute alia maniero ol la pure materia tera formo. Kaj ke tiu scio ĉiam estas ekskluzive nobla, absolute vera kaj amema scio, tio inspiris lin esprimi ĝin kiel "sanktan spiriton".
      Ĉar spirito estas la samo kiel konscio, "sankta spirito" sekve estas la samo kiel "sankta konscio". La disĉiploj estis konfuzitaj pri tiu stato de konscio kaj la de el ĝi elradianta scio, ĉar ili ne mem posedis ĝin, sed tio estas ja nur tio, kio ripetiĝas en nia tempo, kiam miloj da homoj tute ne havas scion pri la reala kaj vera naturo de tiu konscio. Sed Jesuo ja anoncis, ke ili ĉiuj ricevos ĝin, kaj ke ĝi instruos ilin pri ĉiuj aferoj. Kaj tra la instruo mem de la kristana religio ni ja scias, ke pentekostan tagon la menciita spirito superombris la disĉiplojn, kaj ili parolis "fremdajn lingvojn", kio kompreneble malpli signifas rekte fremdajn lingvojn ol fremdan aŭ novan saĝon. Loke estas dirite, ke la okazaĵo komenciĝis per lumfenomenoj en formo de "langoj kvazaŭ el fajro", kiuj lumis super la kapoj de la apostoloj.
      Sed tra tiuj lumfenomenoj ni ricevas ian signon, kiu indikas, ke ĉe pluraj aliaj okazoj en tiuj foraj tempoj la menciita spirito superombris aliajn estulojn. Ni povas reiri al Moseo, kiu paŝtis ŝafojn en la dezerto. Kiu estis tiu dorna arbetaĵo, kiu brulis? – Kaj kiu estis tiu voĉo, kiu petis lin depreni siajn ŝuojn, ĉar la loko, sur kiu li staris, estas sankta? – Nek la voĉo nek la fajro estas el fizika, sed el superfizika naturo. Moseo do ricevis la kapablon korespondi kun superfizikaj realaĵoj kaj ricevis novan konscion, pro kio li ŝanĝiĝis al granda gvidanto por la popolo de Israelo.
      Io simila ja validis por Paŭlo, kiam li envualiĝis en blankan lumon sur la vojo al Damasko. Ĉu ne ankaŭ lia konscio ŝanĝiĝis? Ĉu ne lia "lingvo" ŝanĝiĝis de la stato de la kontraŭulo al tiu de probatalanto?
      Sed se tiaj aferoj povis okazi antaŭe kial ili do ne povu okazi denove? –
      Kiam en la aĝo de tridek jaroj mi plurfoje envolviĝis en fortan spiritan aŭ superfizikan lumon, perceptis diversajn variaĵojn de fajrobapto, kaj tio sekvigis, ke ankaŭ mi "parolis fremdajn lingvojn", kio signifas parolis surbaze de nova scio, novaj cirkonstancoj, kiujn mi ne povis apliki antaŭe, ĉu do ne estas la sama dia fenomeno, kiel tiu, kiun perceptis la personoj de la Biblio? –
      Miaj paroloj, teksto kaj bildoj pruvas por tiu, kiu havas sufiĉan bazon por tio, ke la ĉi tie dirita estas vero, kiu cetere ankaŭ estas pruvebla de miaj proksimaj ĉirkaŭantoj, kiuj konis min dum tiaj jaroj, kaj tial mi sentas min ne nur rajtigita, sed ankaŭ devigata informi ĝuste pri la identeco de mia propra perceptokapablo kun la sankta spirito, aŭ de la plenumo de tio, kio estas promesita okazi ĝustatempe al ĉiu individuo. Mi estus ja perfidulo al la realaj faktoj, se mi kaŝus tiun mian staton, nur ĉar pro sia nescio kaj naiveco kelkaj homoj konceptus min kiel blasfemulon, kaj precipe, ĉar mi scias precize, ke tiaj estuloj estas etaj kompare kun tiu granda scio kaj sekve ne vere scias, kion ili faras.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.