Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
25-a Ĉapitro
La garantio por la identeco de miaj kosmaj analizoj kun la eterna vero
Ke ĝuste mia informa laboro kreiĝas dank'al la sankta spirito, estas rekoneble per tio, ke sur neniu kampo miaj analizoj havas alian rezulton ol la amo. Ĉie ĝi estas unu granda defendo por la plenumo de la granda ordono "amu unu la alian". Estas ne malpli ol matematika klarigo pri la senmorteco kaj pri tio, ke "kion homo semas, tion ankaŭ li rikoltos". Estas videbligo en la fizika sfero de eterne klariĝinta estado, transformita malsupren kaj alirebligita por teraj okuloj kaj oreloj.
      Mi mem estas viva pruvo pri tio, ke oni povas akiri scion laŭ aliaj vojoj kaj fontoj ol la ĝis nun aprobitaj kaj konceptitaj de la teraj homoj, dum samtempe, ke tra mia laboro mi estas metita por publika vidado de ĉiu, kiu havas emon kaj kapablon vidi, aŭdi kaj observi.
      Ĉia koncepto, kiu esprimas min kiel "blasfemanto", kiel "trompanto", kiel "orgojla" kaj tro "memkontenta" ktp. sekve ne havas radikon reale, sed estas bazita nur sur nescio, vanteco kaj netoleremo.
      Kontraŭlabori min signifas kontraŭlabori la veron. Kontraŭlabori la veron estas kritiki la sunon, tio estas spiti al la irado de la steloj.
      Kiel kroma garantio de la identeco de mia laboro kun la vero estas direble ke por tiuj, kiuj havas emon kaj kapablon studi ĝin ĝi fariĝas matematika klarigo de konformeco de ĉiu sfero kun la dia ĉioampleksa mondplano kiel elvoka faktoro por neskuebla inteligenteca amkreanta celo, kio plue por la evoluinta spirita esploranto estas kulmino de la plej alta garantio, sur kiu eblas bazi la identecon de mondkoncepto kun la vero aŭ la realo, kaj ke ĉiu ajn mondkoncepto, kiu devias de tio, pruveble estas pli aŭ malpli granda falsaĵo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.