Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
26-a Ĉapitro
Kial mia vizio povas esti kaj fariĝi nur lumo
Por tiuj, kiuj ne laŭ ĉi tiu maniero povas esplori mian laboron kaj sekve ne povas atingi la menciitan garantion, mi proponas, ke ili rimarku, ĉu en iu maniero mi stimulis la mallumon, ĉu miaj grandaj kosmaj analizoj ne ĉiam nepartiece montras nur la kaŭzojn de sufero kaj la kaŭzojn de feliĉo. – Esploru, ĉu ne tiuj fontoj konformas al la kerno de tio, kio estas skribita en la Biblio kaj aliaj grandaj religiaj verkoj, kaj ĉi tie vi trovos mirinde belan konformecon laŭ tiaj principoj de tiuj verkoj. Kun tio ke krome estas tiel, ke mi ne deziras enfermi iun individuon en iun ajn de mi aŭ sur mia laboro bazitan sekton, unuiĝon aŭ kredokonfeson, ke mi batalas por tio, ke la individuo povas konservi sian plenan liberecon por esplori, serĉi kaj trovi lumon sur ĉiuj kampoj kaj regionoj, kie lumo estas trovebla kaj pere de tio lerni pensi klare, percepti klare, do mia laboro, mia misio estas nur lumo, povas esti nur lumo kaj fariĝas nur lumo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.