Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
3-a Ĉapitro
La altintelekta homo
Kiel ni vidis ĉi tie, inteligento sola aŭ sento sola ne povas malfermi la aliron por "vidi Dion", kio siavice signifas vere koncepti kaj kompreni la eternajn faktojn. Necesas tute alia konsci-kombino. Kaj ĉi tie ni venas al tria speco de individuoj, nome tiuj, kiuj sur la sentokampo havas spertomaterialon reguligitan aŭ regatan de tiom adaptita logika percepto aŭ klara inteligento, ke pro tio ili povas en sia propra konscio senti la vivon kaj staton, malĝojon kaj ĝojon, suferon kaj malfeliĉon de aliaj estuloj. Estuloj, kiuj ĝis elstara grado atingis tiun staton, kiu siavice en sia kulmino estas la samo kiel la neskuebla bazo de la absoluta feliĉo, nome "la ĉioamo", ne povas manifesti penson, agon aŭ movon sen tio, ke samtempe ili sentas ties efikon al ilia ĉirkaŭaĵo. Tiaj homoj sekve sentas, ke malbonfarado al aliaj vivaj estuloj doloras ilin mem; kaj sekve, laŭ grado respondanta al la forto de tiu sento ili ne povas fari malbonon al alia homo. Ili ne povas mortigi, ĉar tro altgrade ili sentas la ponardpikon en propra brusto. Ili helpas eĉ la plej etan beston aŭ estulon el eventuala vivdanĝero kun samaj respekto, ĝojo kaj amo, kiel se estus infano el propra raso. Tiaj homoj fariĝis kvazaŭ revelacio de Dio, "kreitaj laŭ lia bildo similaj al li".
      Tiaj individuoj do havas kapablon senti vibrojn sur kampoj, kie la granda plimulto de la homoj de la tero estas pli aŭ malpli nesentemaj kaj sekve laŭ responda grado estas ankoraŭ dormantaj estuloj sur tiuj kampoj. Pro tiu sia evoluinta sentokapablo kaj evoluinta logika percepto la unue menciitaj estuloj ĉiutage akiras spertojn sur kampoj, kie kiel dirite la aliaj estuloj ankoraŭ estas pli malpli dormantaj, kaj sekve la altintelektuloj ekzerciĝas pri speco de komprenado aŭ rezonado, pri kiu la plimulto de la terligitaj krudaj materiismaj estuloj pro sia ankoraŭ primitiva sento- kaj pensmaniero sur superfizikaj kampoj devas esti tute nekomprenemaj, eĉ tute sendepende de tio, kiom ajn ili estas ekkoneblaj kiel sciencistoj en la pure fizikaj kampoj. Kaj ĝuste surbaze de tio ni devas agnoski, ke la unue menciitaj estuloj estas la veraj "altintelektuloj".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.