Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
4-a Ĉapitro
Altintelekteco aŭ la afero esti "unu kun la Patro"
Laŭ absoluta kompreno "altintelekta" estulo estas individuo, kiu sentas la vivon de ĉiuj aliaj estuloj pulsadi en sia propra interno, kaj kiu samtempe inteligentece kaj egalpeze kontrolas tiun senton, tiel ke la sekva konduto aperas en perfekta harmonio kun la eternaj leĝoj de la vivo. Praktike dirite la universo fariĝis identa kun ĝia propra organismo. Tia homo sentas sin "unu kun la Patro".
      Senti sin "unu kun la Patro" do alivorte signifas, ke oni havu tiom evoluintan sentokapablon kaj tiel elstaran inteligenton aŭ logikan percepton, ke en neniu okazo oni blinde sentu sin supereca rilate al la eternaj leĝoj kaj en tia blindeco praktiku negativan kritikon kaj kontraŭstaron al la eternaj leĝoj, sed kontraŭe en plene veka tagokonscio spertu la vivon kiel identan kun la eterna fakto, ke "ĉio estas tre bona", kaj harmonie kun la plej profunda signifo de la vorto eldiras el siaj plenaj animo kaj spirito: "Patro plenumiĝu ne mia, sed via volo".
      Esti "altintelekta" do signifas – ne surbaze de kredo, sed surbaze de absoluta scio – ripozi en tiu dia trankvilo, kiu estas la sola neskuebla kaj sekve absolute plej alta kaj vera formo de vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.