Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
5-a Ĉapitro
La perfekta koncepto pri primitiva pensklimato
Paroli negative pri io, malbeni kaj esprimi ion per "diabloj", "diablaĵo", "la malbono", "puno de infero", "sendieco", " infanoj de Satano" ktp., estas pensklimato, kiun povas krei nur individuoj, kiuj ja havas sufiĉe da sento por senti la ĉeeston de tiuj realaĵoj en la ĉiutaga vivo, sed havas tro malgrandan inteligenton aŭ logikan senson por percepti la menciitajn realaĵojn en ilia vera identeco kiel nemalhaveblajn erojn en la dia kreado de la eblo manifesti la plej altan amon.
Tiuj realaĵoj en la eterna monda aranĝo do fariĝas tiuj fundamentoj, sur kiuj la ponto de lumo tra ĉia vivo kaj ĉia estado estas bazita.
Kiel sekvo de tiu mankanta logika percepto ankaŭ la vido de tiuj estuloj pri la realaj faktoj fariĝis mankohava.
Plene mankas ĉe tiuj individuoj tiu nobliĝo, kiu estas la reala vido de la vera identeco de tiuj menciitaj realaĵoj kiel malhaveblaj laŭplanaj kaj laŭcelaj eroj en la dia kreado de la amo, aŭ la fundamento aŭ bazo de la lumo.
Tiel ilia koncepto pri la absoluta realo de la okazaĵoj fariĝas iluzio bazita sur nenobla sentosperto.
Ĉar nenobla sentosperto plue estas la samo kiel "malamo", ankaŭ la nomigo de la menciitaj realaĵoj fare de la menciitaj individuoj montriĝas kiel malamaj esprimoj.
La esprimoj "la malbono", "puno de infero", "infanoj de Satano" kaj ankaŭ iliaj konceptoj, ke la individuoj supozate apartenantaj al tiuj realaĵoj kompreneble devas "bruliĝi", "turmentiĝi" aŭ suferi "la plej krudajn punojn de la infero" reprezentas klimaton, kiu ne estas tre inspira por praktiki la agon "turni al tiu, kiu frapas la dekstran vangon, ankaŭ la alian".
Tio estas pensklimato, kiu havas pli da rilato kun malamo ol kun amo.
Sed ĉar ĝia apero ja ŝuldiĝas al tro malgranda inteligento kompare kun sento, kio plue estas nescio ĉe ĝia praktikanto, do ĉi tie klare vidiĝas, ke tia praktikanto nenial povas esti "altintelekta", senkonsidere kiom da gradoj da scio ĝi eble posedas sur aliaj kampoj.
Kaj la difila kompreno: "Pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras" estas videbla kiel "altintelekta" koncepto pli ĉi tie ol en iu ajn alia kazo.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
