Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
7-a Ĉapitro
Opinio, kiu sugestias al la kredo je la morto anstataŭ al la kredo je la vivo
Malantaŭ la antaŭe menciitaj esprimoj "la malbono", "puno de la infero", "infanoj de Satano" ktp. ekzistas veraj realaĵoj, kvankam en tute alia signifo ol tiu prezentita de la neamemaj estuloj, kaj tial tiaj individuoj, kiuj tute kontestas la ekziston de tiuj realaĵoj kaj eĉ tute kontestas Dion aŭ ĉion, kio povas nomiĝi superfizika, ankaŭ ne estas konsiderendaj kiel "altintelektaj", ĉar ilia kontesto ja elmontras kompletan mankon de senta spertomaterialo. Pro tiu manko ili vivas surbaze de la opinio, ke la solvo de la vivo estas trovebla en mezuroj, pezoj kaj vibroj. Ili sekve estas tute sensciaj pri la kria malharmonio kun la realo, en kiu troviĝas tiu alia kompreno. Se la solvo de la enigmo de la vivo vere troviĝus en mezuroj, pezoj kajvibroj , ekzistus ja nur "materio", "substanco""kemiaĵoj".
      Sed ĉu oni iam vidis, ke eblas igi materion, amasaĵon de substancoj aŭ kombinon de kemiaĵoj pensi memstare, kalkuli aŭ analizi? – Ĉu maŝino estas inventebla kaj kreebla sen la bazo de viva "io" ekipita per tiuj inteligento kaj scio, kiuj kondiĉas la kreon de la inventaĵo? – Maleble! Ĉiu kreita afero ankaŭ kondiĉas kreinton. Sed esplorado, kiu celas nur trovi la solvon de la mistero de la vivo en mezuroj, pezoj kaj vibroj, neniel povas esti "scienca" laŭ reala kompreno, ĉar, kvankam nekonscie por la koncernaj individuoj mem, ĝi ja estas bazita precize sur opinio aŭ koncepto, laŭ kiu la aferoj estiĝas per si mem, opinio, kiu akceptas kreadon sen kreanto, opinio, kiu faras la substancon la plej alta origino de la estado kaj sekve sugestias al kredo je – la morto – anstataŭ je la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.