Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
8-a Ĉapitro
La materiismaj esplorantoj kaj la ĉioamo
Kaj estas memkompreneblaĵo, ke laŭ absoluta kompreno tiaj estuloj ankaŭ ne povas nomiĝi "altintelektaj", senkonsidere kiom ajn ili estas konsidereblaj kiel reprezentantoj de la moderna scienco, kiu kiel rezulto havas nur mezurojn, pezon kaj vibrojn.
Ĉi tio ne estas dirita por subtaksi la menciitan sciencon, kiu ja kiel jam esprimite en miaj aliaj verkoj, estas la komenciĝo de "la sankta spirito" aŭ sole vera kaj absoluta scio.
Kontraŭe tio estas dirita por substreki la veron aŭ la faktajn cirkonstancojn kaj per tio kontribui al la dissolviĝo de tiu sugestio, kiu en formo de blinda fido al la tera scienco sur kampoj, kie ĝi ne estas kompetenta, faras materiismon moderna kaj kulturas novajn hipnotajn dogmojn, kiuj certagrade estas ankoraŭ pli naivaj ol la malamataj religiaj dogmoj, ĉar iugrade tiuj laste menciitaj laŭ ia maniero estas en kontakto kun la publiko aŭ la realo per tio, ke ili metas kreinton malantaŭ la kreitaĵon, dum la "sciencaj" dogmoj laŭ ne malgranda grado pretervidas ĉion, kio troviĝas ekster la atingodistanco de la kutimaj "sciencaj mezurinstrumentoj", nesciante ke neniam "la kreanto" povas videbliĝi en mikroskopo aŭ teleskopo, sekve de kio estas nur plilongiĝo de la vido de – ne ili mem – sed iliaj kreaĵoj, kiujn tra tiuj instrumentoj ili havas antaŭ si.
Tiel esploristoj de la ĉi tie menciitaj kategorioj ankoraŭ ne akceptas, ke "la kreanto" povas videbliĝi nur tra unu sola tute alia speco aperanta "instrumento", nome "la ĉioamo", kiu estas la sole adaptebla al tiu "ondolongo", kiu rekte malkaŝas la "kreanton", t.e. la solvon de la eterna origino de la vivo aŭ estado.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
