Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio |
2-a Ĉapitro
Kion la pentekosto signifas por ni.
Laŭ la supre dirita la pentekosto do estas festo speciale por honoro al la amo; sekve estas ja tre nature, ke oni okazigas ĝin en sezono, kiam la naturo mem kulminas en sia kreado de agrablo al la vivantaj estaĵoj.
Celebri pentekoston havas por homoj, kiuj studas spiritan sciencon, speciale gravan signifon. Studi spiritan sciencon ja signifas studi la "sanktan spiriton", kio identas kun studo de la amo. Por homoj okupataj de tiu studo la pentekosto estas pli ol nura memorsoleno por la evento de la unua pentekosto, kiam la "sankta spirito" estis verŝata sur la apostolojn. Ke festo pri la amo havas tre emfazan signifon por homoj farintaj la amon objekto por intensa studado ja estas memkompreneble. Kion do signifas por ni la "pentekosto"? Gi signifas, ke ni devas antaŭ ĉio atente rigardi la intensan evolukulminon de la naturo mem, la someron. La somero estas kulmino de tiu pentekosta soleno por la vivantaj estaĵoj, kiun kreas la vivo aŭ Dio mem. Ĉiuj estaĵoj vivantaj somere do estas gastoj ĉe tiu Dia pentekosta festo. Estante gastoj en la domo de Dio mem ni povas senpere studi la agmanieron de nia dieca gastiganto. Kia Li do aranĝis por ni tiun gravan feston? Ĉu ni ne devas konsenti, ke la naturo, per sia brila somera disvolvo de ĉiuspecaj agrablaĵoj, prezentas la grandan solene ornamitan templon de Dio? Tiun templon ja dekoras pompaj aranĝoj de veraj vivaj tapiŝoj, de murmuraj fontoj kaj kolorbrilaj floraroj, de grandioza elmontro de ĉio brila kaj plaĉa. Kaj super ĉio briladas la fonto de la vivo kun siaj nenombreblaj milionoj da fortunuoj, ŝutante konvenajn provizojn de lumo, varmo kaj freŝa aero en la grandegajn festosalonojn, kie allogas saniga nutromaterialo kiel plej ravaj frandaĵoj. Kaj ne nur pri niaj nutrado kaj bonfarto estas zorgite; por nia distriĝo disvolviĝas grano diozaj spektakloj, estigataj per la senlima potenco de nia dieca gastiganto por elverŝi sur nin Lian senliman amon en ĉiam variantaj formoj. Eble plej impone tio aperas en la eksteraĵo de la sublima gastotemplo, kiam la forte brilanta lumo de la tago estas vualita; tiam vidiĝas, tra la senlima universa mallumo, vastegaj panoramoj, malproksimaj mondoj el astroj kaj planedoj, el sunurboj, galaksioj kaj stelnebuloj, ĉiuj ŝvebantaj kaj portataj per la diecaj pensoj kaj volo de nia altglora gastiganto. Kaj tra la senlima spaco sonas al ni: "Atentu! Ankaŭ tie mi ĉeestas; ankaŭ tie mi havas brilajn templojn, en kiuj kolektiĝas invititoj; ankaŭ tie mia okupo estas krei lumon kaj ĝojon, krei pentekostofeston por miaj amataj eternaj infanoj. Milojn, miriadojn da lumjaroj malproksime en la spaco, en la eterno mem, brilas kaj radias oraj loĝejoj en sia estiĝo, en sia prepariĝo por akcepti pliajn miriadojn da gastoj ĉe mia universala pentekosta festo." |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
