Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio |
3-a Ĉapitro
Iniciĝo, aŭ la renkonto kun Dio.
Tamen ne nur per la nokta lumeto de steloj Dio alfluigas tiom da saĝo kaj amo al nia konscio; torentas al ni multe pli da scio, saĝo kaj amo dum la plena klara taglumo, kiam la brila tagostelo multobligas sian lumon en milionoj da vivaj okuloj, kaj tiel videbligas nian "proksimulon" rekte antaŭ ni.
Kun viglaj koloroj, kun lumo kaj ĉarmo staras antaŭ ni nia "proksimulo"; kaj kun simila aspekto ni mem situas antaŭ la okuloj de la "proksimulo", antaŭ la objekto de nia denuna amo, la objekto kiun ni devas ami por plenumi ĉiujn leĝojn. –
Kia dieca aranĝo!
Meze de tiu impone brila elmontrado, meze de la domo de Dio ni renkontas la estaĵon, kiun ni iom post iom lernos ami tiom sindone kaj karite, ke ni ĉe tio unuiĝos kun Dio, unuiĝos kun ĉio vivanta.
La granda pentekosta festo ĉe Dio do montriĝas inico.
Tra nia amo al "proksimulo" la "bildo de Dio" videbliĝas; kaj de tiu bildo vibras sensone en nian internon la ĉiela voĉo: "Mi estas via eterna Patro, kiun vi dum jarmiloj sopire serĉis, kaj kies simpla dungito vi preĝis fariĝi.
Kion vi faras al ĉi tiu proksimulo, tion vi faras al mi.
Se vi amas min, mia spirito lumas kaj radias ĉirkaŭ vi, donante plaĉon kai ĝojon al ĉio, kun kio vi rilatas.
Ĝojo, belo kaj beno lumas kaj radias el viaj postsignoj ĉie, kie vi iras sur la tero.
Kaj poste mi kondukos vin malproksimen, super forajn mondojn, astrojn kaj galaksiojn, kaj igos vin rigardi al alimondaj homoj, bestoj kaj plantoj. Tra "ĉieloj super ĉieloj" ni eterne irados. Mi montros al vi grandiozaĵojn, fizikajn kaj spiritajn, pri kiuj vi ankoraŭ neniam revis aŭ povis revi; mi senvualigos al vi donacojn de amo destinitajn por vi, antaŭ ol la nuna tero estiĝis sur la fizika plano. Tiam vi – identa kun la eterno, unuiĝinte kun mi kaj estante perfekta bildo de mi – iros eterne antaŭen tra tempo kaj spaco. Kaj ĉie, kien vi venos tra la universo, estiĝos someraj lumo, vivĝojo kaj jubilo tiom abunde, ke ĝi atingos mian eternan tronon. Tie, kie vi amas vian proksimulon kiel vin mem, estas pentekosta brilo super la vivo; kaj kie pentekosta brilo lumigas la vivon, forkuras la ombroj de la nokto, ĉar tie mi mem ĉeestas klare videbla, ĉar – mi estas via proksimulo." |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
