Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio |
8-a Ĉapitro
Ĉia spertado de vivo estus neebla, se en la naturo ne regus la principo de estiĝo kaj malapero, de naskiĝo kaj morto.
Ke homoj kaj bestoj, folioj kaj floroj kaj ĉiuj aliaj vivoformoj "velkas" kaj "mortas", tute ne kontraŭdiras la, "eternon de la vivo" en la unuopaj estaĵoj; kontraŭe tio eĉ substrekas la ekziston de la vivo.
Spertado de vivo ja konsistas en plena percepto de aferoj, de iliaj estiĝo kaj kulmino, de ilia malapero por fariĝi "kaŭzo" de la estiĝo, kulmino kaj malapero de aliaj aferoj kaj tiel plu.
Se oni senigus ĉiujn percepteblajn aferojn je tiu principo de estiĝo kaj malapero, kio do restus por ebligi "spertadon de vivo"?
Nur "eterna inerto".
Sed plena "inerto" komplete malebligas "spertadon de vivo" kaj do egalas al plena "eterna morto".
Estas ja nekontesteble, ke homoj, bestoj kaj plantoj "velkas" kaj "mortas"; sed ĉu "homoj", "bestoj" kaj "plantoj" estas io alia ol provizoraj "vivoformoj" aŭ "vivmanifestoj" de la "eterna io", la mia? Ĉu tiuj "vivmanifestoj" ne plene atestas pri "logika pensado kaj planado?" Ĉu la organismoj ne estas – kiel jam menciite – geniaj "iloj" por spertado de vivo? Ĉu ili ne estas perfekte organizitaj, ĉiu por sia specialaĵo? Ĉu la "tigro" ne havas muskolojn, dentojn kaj ungojn perfekte taŭgajn por servi al ĝia avido pri animala nutraĵo, pri la karno kaj sango de aliaj bestoj? Ĉu la "ĉevalo", la "cervo" kaj la "leporo" kaj multaj aliaj ne estas simile perfekte organizitaj por povi kontentigi sian bezonon pri vegetala nutraĵo? – Kial multaj plantoj estas provizitaj per domoj? Ĉu ne por povi gardi sin kontraŭ atakantoj? Kaj kial ili havas kolorajn florojn? Ĉu ne por fari sin pli rimarkeblaj al serĉantaj insektoj? Kaj ekzemple la miela sekrecio en multaj floroj – ĉu ĝia tasko ne estas pliinteresi la insektojn, por ke ĉi tiuj prizorgu la generon de la planto? Ĉu ne estas tiel en la mondo de vivoformoj, ke la organismo servas sole kiel ilo, kiel rimedo, per kiu la koncerna estaĵo akiras sian provizoran vivbezonon, kontentigas siajn provizoran fizikan kaj spiritan soifojn? – Kaj de ĉi tio la tera homo ne estas escepto, feliĉe. La afero nomata "homo", aŭ "besto", aŭ "planto", do efektive ne estas la "vivanta estaĵo" mem, sed nur ties "ilo" por vivspertado, por kontentigo al ĝia provizora speciala formo de fizika kaj spirita soifoj. Kaj el la fakto, ke tiu speciala formo de soifo estas tiom abunde kontentigata, dank' al la bonegaj tiucelaj iloj de la estaĵoj, sekvas, ke tiu soifo iom post iom malplifortiĝas; neeviteble aperas anstataŭe ia "sato". Tiun "saton" pri la estanta vivoformo ni nomas "degenero", kaj ĝia plej grava simptomo estas "spleno", kiu kompreneble ne identas kun la "spleno", kiun kaŭzas seniluziiĝo en seksamaj aŭ aliaj aferoj, kvankam ili povas konduki eĉ al sinmortigo. La ĉi tie priparolata "spleno" estas kreskanta sento de "naŭzo" pri la reganta kulturo mem kaj ĝiaj ordinaraj manifestoj, pri ĝia religia konceptaro kaj ĝiaj specialaj juraj kaj politikaj aranĝaĵoj, mallonge: naŭzo pri la socia evoluŝtupo mem, sur kiu oni vivas. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
