Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-8) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
Donackulturo
1-a Ĉapitro
Se donaco estas kamuflita antaŭpago por atendita atingo
Unu el tiuj tradicioj, kiuj en la ĉiutaga vivo tre altgrade kreas elreviĝon, amarecon, melankolion kaj imagatan martirecon estas tiu, kiu estas konata sub la nocio "doni donacojn". Ĉi tie oni certe kun miro demandas, ĉu la afero doni donacojn ne estas io bona, io, pri kio oni precipe devas ekzerci sin. Kaj estas ja nerefuteble, ke la absolute neskuebla respondo al tio estas, ke la donackapablo estas la ĉefa fundamento, sur kiu baziĝas ĉia absoluta feliĉo. Jes, ĝi estas eĉ tiel ĉiosignifa, ke la vojo posedi sian vivon iras ekskluzive tra la agado doni sian vivon, oferi ĝin por aliaj, kio signifas vivi en altruisma servado al aliaj. La samo estas esprimita per la Jesuaj vortoj: "Ĉiu, kiu donas sian vivon por aliaj, posedos ĝin, sed tiu, kiu ne donas sian vivon, perdos ĝin".
      "Doni" do estas la devizo de la vivo. Sed kiam la afero "doni" povas havi tiajn sekvojn kiel la menciitajn, kiel tia manifestaĵo do povas esti tiel necesa aŭ bezonata? – Ĉi tie oni devas unue kompreni, kion reale signifas "doni" aŭ kio "donaco" vere estas. En la ĉiutaga vivo certe ne troviĝas io, kio estas pli misuzita ol la esprimo "donacoj". Nome estas tiel, ke tio, kion en la ĉiutaga vivo oni nomas "donacojn" aŭ "doni" reale tute ne estas "donacoj" aŭ prave povas aparteni al la principo "doni", sed kontraŭe estas nur kamuflo por aĉeto kaj vendo de kontentigo de egoismaj avidoj. Ĉi tiu kamuflo povas esti eĉ tiel efika kaj laŭkutime aranĝita de la subkonscio de ĝia propra origino, ke tiu kelkfoje tute ne tagokonscie sentetas la realan analizon de la situacio, kiam ĝi dum iu aŭ alia okazo donas ion al iu aŭ alia kaj sekve unuainstance bonfide opinias sin en la situacio doni. Plue tio signifas, ke por la maldorma tagokonscio de la donanto la menciita situacio aperas kiel donado de donaco, dum reale la afero estas, ke en la koncerna okazo "la donaco" estas nur rimedo, pere de kiu la donanto klopodas atingi kontentiĝon de iu aŭ alia egoisma avido, mallonge dirite, ke reale "la donaco" estas speco de "antaŭpago" por iu aŭ alia atendita atingo de iu aŭ alia dezirata venonta bonaĵo.
      La vualado de ĉi tiu motivo por la donado de la donanto antaŭlonge por tiu estulo fariĝis tiel supereca kutimkonscio, ke en la plej multaj situacioj ĝi estas "C-scio", kio signifas, ke ĝi estas transirinta al aŭtomata funkcio kaj sekve okazas memstare sen la konscia kontrolo de la individuo. La sekvo de tio fariĝas, ke en tiaj okazoj kvankam li havas iujn por li mem agrablajn atendojn la individuo ne konscias pri ĉi tiu egoisma motivo kaj sekve en sia maldorma tagokonscio bonfide opinias doni pro tute altruismaj kaŭzoj. Ke la motivo de lia donado havu kunligon kun ĉi tiuj agrablaj atendoj estas tio, kion lia subkonscio faris kutimo por li ne kredi aŭ ne klare konscii, ĝuste ĉar en la koncerna okazo li inklinas kredi je sia propra nobleco. Tial la vera motivo de lia dono estos malkaŝita nur, kiam la atenditaj bonaĵoj forestas. Tiam li komencas senti sin flankenŝovita, miskomprenita, eĉ malĝuste traktita de tiu, kiu estis objekto de lia dono aŭ donaco. Li sentas sin en speco de martireco, kiu en plej malbonaj okazoj povas esprimiĝi en amaro, eĉ persekuto de la donacricevinto, tute sen tio, ke tiu faris iun ajn veran malbonon al la donacinto. Kaj per tio montriĝas fakto, ke la indigno de la doninto ŝuldiĝas al nekontentigitaj esperoj, alivorte al foresto de la atenditaj bonaĵoj, kiuj estis la kaŝita motivo por la dono aŭ la donaco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.