Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
2-a Ĉapitro
La nuna sociaranĝo kaj ĝia influo al la menso
Por vere povi kompreni la menciitajn aferojn oni devas kompreni, ke la tera homaro ankoraŭ staras sur tiel malalta evoluŝtupo, ke grandskale estas vivkondiĉo por ĝiaj unuopaj individuoj esti – egoismaj.
Ankoraŭ la ekzistantaj aŭtoritatoj kun ilia leĝo- kaj jursistemo ne atingis antaŭen al tia pozicio rilate al la reganta egoisma aŭ besta avidego en la batalo de la individuoj pri la valoroj kaj la kun ili ligitaj materiaj bonaĵoj, ke ili povis krei tempon, trankvilon kaj sekurecon por la unuopaj individuoj evolui en altruismo.
Hodiaŭ la sinkonserva instinkto elvokas en la unuopaj individuoj daŭran ĉiodominan timon pro malriĉeco kaj la kun ĝi ligitan subiĝon kaj sklavecon, ĉar ankoraŭ la sociaranĝo ne atingis antaŭen al tia kultura nivelo, ke ĝi povis aboli la sklavecon, sed montras kiel fakton, ke tiuj, kiuj ne havas valorojn, tiuj, kiuj nenion posedas, devas sklavi por tiuj, kiuj posedas ĉi tiujn valorojn, estas aĉetataj kaj pagataj de tiuj, kiuj havas ion per kio aĉeti.
Nuntempe la valoro en la mondo reale estas nur afero, pere de kiu oni povas aĉeti siajn kunestulojn, devigi ilin esti kunlaborantoj en agado por havigi al si ankoraŭ pli da valoroj kaj ĉi tiel proprigi al si specon de sendependeco aŭ libereco, specon de gardado kontraŭ la sklaveco embuskanta malantaŭ ĉiuj aferoj.
La ekzistanta sociaranĝo aŭ la valoraĵadministrado de hodiaŭ do kreskigas en ĉiu homo treege grandan intereson kaj simpation pri proprigo de la valoroj, eĉ en tiel ĉiodomina forto, ke inter tiuj estuloj, kiuj ankoraŭ ne laciĝis en la batalo por la estado kaj en la apatio de la senespereco profundiĝis en vagado, trompado kaj mensmalsano, preskaŭ neniu havas tempon aŭ kuraĝas pensi pri io alia ol la daŭra gardado de sia ekonomio. Per fera mano la socio devigas siajn individuojn vidi "la riĉulon" kiel unu el la plej grandaj pristrebindaj idealoj. Kaj tial ĉiuj, kiuj vivas en la brilo de riĉeco fariĝas admirataj aŭ kultataj. Ĉu ne estas precize tiel, ke la personaro de iu komercejo tute alie servegas al la riĉa kliento, la heredonto de milionoj, kiu eble eĉ ne estas kutimigita fari utilan laboron zorgi pri si mem, vesti sin kaj devesti sin, ol por la maljuna malriĉa viro kurbigita kaj ostecigita de la laborego kaj penego? – Kion aŭ kiun oni kultas tie? – Se estus la laboro, oni ja devus porti la eluzintan kaj ostecan malriĉan maljunan viron en ora seĝo. Sed ĉu oni faras tion? – Ĉu li ne pli estas iomete malestimata kompare kun la milionheredonto? – Sed ĉu do estas la homo mem malantaŭ la milionoj por kiu oni havas tiun treege grandan simpation? – Ne absolute ne. Kia oni imagas la situacion, se subite la sama homo perdus sian kapitalhavaĵon kaj malriĉa kaj ĉifona envenus en la saman komercejon por aĉeti ion aŭ alion je kredito? – Ĉu oni kredas, ke en tia okazo la personaro aŭ la posedantoj de la komercejo stumblus unu je alia en troigita urĝeco por povi plenumi la plej etajn dezirojn de tiu persono? – Ne estas la persono aŭ la homo, sed la milionoj, kiujn oni salutegas. Kien iras la oro, tien sekvas la kultado. La mondo plej facile ekvidas personon en la lumo de ĝiaj grandaj posedaĵoj en la lumo de la brilaĵo de ĝia oro. Estas tiu brilaĵo, kiu plej facile donas aliron al favorado kaj ovacio fare de la mondo. La timego fariĝi ekonomie subpremita, la timego ruiniĝi en sklaveco, malriĉeco kaj nevivsubteneco sekve igas la kultadon de la oro, kio alivorte estas evoluo de la kapablo proprigi al si kapitalon aŭ kapitalhavaĵon, la unua kondiĉo de la sinkonserva instinkto. Ĉio, kio povas doni kapitalon aŭ bonstaton, sekve estas ĉefaj faktoroj en la ĉiutaga vivo. Ĉar hodiaŭ ĉiuj valoroj jam estas okupitaj, ekzistas kiel privata posedaĵo de aliaj homoj, tiuj faktoroj sekve temas pri tio, kiamaniere oni plej efike povas ekposedi ĉi tiujn valorojn, kiujn do "posedas" aliaj. La plej primitivaj faktoroj estas simpla rabo, kio signifas, ke per kruda kaj brutala forto oni proprigas al si la posedaĵojn de sia proksimulo. Ĉi tiu formo de proprigo de valoroj estas grandskale dominanta ĉe primitivaj aŭ sovaĝaj popoltriboj, sed troviĝas ankaŭ en iu klaso de homoj en la kadro de tiel nomata "civilizo". Ĉi tie oni malpermesas tiun primitivan formon de proprigo de la posedaĵoj de la proksimulo, kaj tial tiu klaso de homoj, kiuj reale estas nur "naturhomoj", fariĝas "leĝorompantoj" kaj elvokas persekuton kaj punon de la civilizo. Tiun klason de homoj ni nomas krimuloj. Tio tamen ne validas, kiam la rabado okazas sub la nomo milito, kio plue signifas, kiam la rabado okazas surbaze de la deziro aŭ decido de tuta popolo proprigi al si posedaĵojn de alia popolo. Ĉi tie tio estas ankoraŭ "heroa faro", kiun oni benas kaj honorigas per kanonsalutado, paradoj kaj ordenoj. Ĉi tie oni eble opinias, ke tio tamen estas prava kaj natura, kiam temas pri defenda milito. Sed kie troviĝas tia en la nuna tempo? – Ĉu oni kredas eble, ke iu nuntempa aŭ venonta militanta potenco ne imagas "defendan" militon, senkonsidere kiel evidente ataka estas ĉi tiu milito? – Ĉu ne estas unu el la fruktoj de la nuntempa civilizo, ke ĉiuj batalas sub la nomo defendo? – Kaj kio estas do tio, kion oni defendas? – Ĉu ne estas ĝenerale valida afero, ke la posedaĵoj kaj landlimoj de ĉiu popolo estas realaĵoj, kiujn la sama popolo aŭ ĝiaj pragepatroj proprigis per atako kaj rabo? – Ĉu eblas kontesti, ke ili estas "rabitaj posedaĵoj"? – Ke oni "posedis" ilin dum longaj periodoj eble de la pratempo, tio ja ne ŝanĝas la principon. Kaj milito, kiu estas defendo de "rabitaj posedaĵoj", ĉu ne estas same prave nomi ĝin "ataka" milito, kiel estas prave en la dudeka jarcento nomi modernan atakan militon "defenda" milito? – Kaj kio estas do "ataka" milito, kaj kio estas "defenda" milito? – Ĉu ne estas tiel, ke la nomo "defenda" estas karakterizo, per kiu la homoj kamuflas la veron de ĉiu milito? – Laŭ kosma vidpunkto absolute senescepte ĉiuj militoj estas identigeblaj kiel "atakaj" militoj, ĉar neniu ajn landa regiono en la mondo kun ĝiaj vivbezonaĵoj kaj valoroj de krudmaterialoj estas donita kiel absolute privata posedo al iu aŭ alia popolo, al iu aŭ alia ŝtato. Ke tamen hodiaŭ ĉiuj landregionoj de la mondo estas dividitaj en "privatposedaĵoj" inter la popoloj, tio ja ŝuldiĝas ekskluzive al la principo de atako, alivorte "la principo de rabo", al la kruda kaj brutala proprigo per supera aplikado de potenco. Tiu formo de proprigo de valoroj estas do nur tolerata inter la nacioj, kiam ankoraŭ ne troviĝas realisma internacia aŭ komuna jursistemo. Reciproke inter la individuoj de la socioj oni antaŭ longe forigis ĉi tiun primitivan formon de proprigo kaj faris ĝin punenda. Sed ĉar oni faris rabon punenda kaj samtempe grandskale per erara sociadministrado faras avidon al la havaĵo de sia proksimulo sinkonserva instinkto aŭ deviga neceso por la unuopaj homoj, tial tiuj avidoj rezultigis novan metodon, per kiu oni povas ekposedi iom de ĉi tiu havaĵo ne uzante la fatalan kaj punendan potencon. Ĉi tiu metodo estas konata sub la nocio "ŝtelo". Kaj kiel konate ĉi tiu metodo estas "sekreta" proprigo de valoroj apartenantaj al la proksimulo. Per tio sekrete proprigante al si tiujn ĉi valorojn kaj per daŭra evito ke tiu sia ago malkaŝiĝu, oni tiel povas eviti la por la sama ago ekzistantan punon kaj laŭleĝan kompencon por la proprigitaj valoroj. Ŝtelo sekve estas metodo, laŭ kiu en plej bonŝancaj okazoj oni povas kun malpli da risko ol ĉe la danĝera rabometodo proprigi al si valorojn apartenantajn al sia proksimulo. Sed ĉar ankaŭ ŝtelo estas punenda, kaj samtempe plej multaj homoj protektas siajn posedaĵojn malantaŭ bariloj kaj seruroj, malantaŭ gardohundoj kaj gardofunkciuloj tial la prainstinktoj malantaŭ la sinkonserva instinkto trovis realiĝon tra metodoj ankoraŭ pli rafinitaj ol rabo kaj ŝtelo por senkompence proprigi al si havaĵon kaj oron. Kiel la du jam priskribitaj la pli simpla el tiuj metodoj estas punenda kaj estas konata sub la nomo "fraŭdo". Tiu metodo temas nur pri blufo al tiu, kies posedaĵon oni deziras proprigi al si kiel eble plej senrekompence. Tio ĉi alivorte signifas metodon, kiu laŭ precipa grado estas bazita sur la kapablo apliki mensogon. Pere de malvero "la fraŭdisto" klopodas kaŝi la faktajn realajn cirkonstancojn por tiu, kiun li deziras fraŭdi. Tiu ĉi kaŝado okazas kompreneble laŭ tia maniero, ke lia viktimo ricevas la percepton, ke plenumo de la deziro de la fraŭdisto laŭ la kondiĉoj prezentitaj de li estas grandega ekonomia aŭ laŭ alia maniero, favora gajno. Sed poste, kiam la fraŭdisto estas longe for kun sia akiraĵo, lia viktimo trovas, ke tute ne ekzistas la atenditaj avantaĝoj pro plenumo de la deziroj de la fraŭdisto, ili estis puraj mensogoj. Kaj li do staras pli riĉa je sperto, sed kutime pli malriĉa je posedaĵo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
