Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-8) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
3-a Ĉapitro
Reklamo kiel maskita donacpropagando
La menciitajn krudajn kaj simplajn prametodojn aŭ bestajn formojn de proprigo de valoroj la evoluo de la civilizo faris punendaj kiel jam menciite, kaj sekve la aplikado de tiuj ĉi metodoj faras siajn praktikantojn leĝorompanto aŭ krimulo. Sed la civilizo ne estis kapabla samgrade perfektigi la disdividon aŭ administradon de la materiaj valoroj. Daŭre nia ĉiutaga pano ekzistas kiel "privata posedaĵo" de nia proksimulo. Sekve de tio la sama civilizo bezonas toleri metodon de vardivido, kiun ni nomas "komerco". Laŭ sia kosma analizo tiu ĉi metodo esprimiĝas en la principo "sama valoro por sama valoro", kaj sekve estas logika aŭ plene honesta laŭ sia vera naturo. Sed ankoraŭ la civilizo ne kapablas konservi ĝin sur tiel altigita nivelo. Sekve ĉia komercado kutime ne okazas sub la principo "egalaj valoroj por egalaj valoroj", sed kontraŭe sub la principo "malpli da valoro por pli da valoro". Ĉi tio alivorte signifas, ke varo devas esti pagata ne nur per sia reala valoro, sed per kelkaj procentoj da kroma valoro. Kiel ni vidos en la sekva teksto la demando, kiom da procentoj da kromaj valoroj estu donataj por varo respondas precize al la plej alta prezo je kiu, sub la troviĝantaj cirkonstancoj, la vendanto povas devigi la aĉetanton pagi.
      En sia ŝanĝado de la mondaj valoroj de privata posedaĵo al tutpopola posedaĵo por la monda loĝantaro sendepende de nacioj kaj ŝtatoj la civilizo troviĝas nur en sia delikata komenciĝo (vidu kvaran ĉapitron de "Livets Bog"), kaj la ekzisteblo de ĉiu senkapitala homo ekzistas fakte nur kiel la privata posedaĵo de la kapitalhavaj homoj sekve de kio ĝi estas komercaĵo kaj necese aĉetenda de tiuj, kaj tial estas memkomprenebla afero, ke senhaveco ne estas populara, kaj ke la timego pro malriĉeco aŭ mizero troviĝas kvazaŭ en la sango de la plej multaj. Tiel ĉiu, kiu pozedas valorojn, vidas grandan riskon en ilia perdo kaj ne volonte rezignas je ili, sed en plej multaj okazoj prefere uzas ilin por proprigi al si ankoraŭ pli da valoroj.
      Sed kiam tiu, de kiu la senkapitala aŭ senrimeda homo necese estas devigita aĉeti sian ekzistadon, havas tian sintenon rilate al tiu ĉi vendo, do estas memkomprenebla afero, ke ĉi tio grandskale fariĝas kontrasto al tio, por kio reale ĝi estas destinita laŭ ĝia kosma analizo: "egalaj valoroj por egalaj valoroj". Estas certa afero, ke la aĉetanto pagos multe, kiam la vendanto estas interesita vendi nur je prezo kiel eble plej alta, tute sendepende de la vera aŭ reala valoro de la varo.
      Sed postuli pagon por malpli da valoroj per pli grandaj valoroj estas ja "fraŭdo". Ĉar la civilizo ankaŭ kontraŭas ĉi tion per sia leĝo- kaj jursistemo, tial tia komerco ja povas okazi nur, kie ĝi estas kamuflita laŭ tia maniero, ke ĝi ŝajnas esti en ordo, kio do signifas plenumi la principon "egalaj valoroj por egalaj valoroj". La sekvo de tio ĉi plue fariĝis, ke en la komerca mondo oni grandskale evoluis ĝis genieco rilate al la kapablo akceli aŭ praktiki ĉi tiun kamuflaĵon protektantan la fraŭdoprincipon.
      Grandan helpon pri tio la komerca mondo havas en tiu afero, kiun ni nomas reklamo. Laŭ kosma vidpunkto ĝi devus esti nur honesta informo pri la ekzisto de la varo, per ĝia reala kaj vera valoro, kio signifas pri la kosto de ĝia produktado, alivorte malkaŝa kaj vera deklaro pri materiala valoro kaj labora salajro. Sed ĉu la moderna reklamo estas tia? – Ĉu ne estas tiel, ke la menciita informo estas "sekreto de komerco"? – Kaj ĉu tiu menciita reklamo ne fariĝis rimedo, per kiu oni plej altgrade klopodas kaŝi la menciitan informon? – Ĉu ĝi ne fariĝis rimedo, per kiu oni plej laŭeble klopodas sugestii la klienton kredi je tiom kaj tiom da avantaĝoj aĉetumante ĉe la reklamanto? – Ĉu ne troviĝas grandaj firmaoj, kiuj pagas milionojn da kronoj por praktiki tian propagandon aŭ sugestian arton? – Ĉu ne per lukse faritaj katalogoj kaj tut- aŭ duonpaĝaj multekostaj anoncoj en la plej grandaj tag- kaj semajnĵournaloj, ili klopodas rakonti kiel senfine "malmultekoste", oni povas aĉetumi ĉe ili? –
      Sed laŭ kosma vidpunkto aĉeti "malmultekoste" estas ja la samo kiel pagi malpli da valoro por pli da valoro, kio signifas, ke en tia okazo oni ricevas ion donace. Tiel la reklamomilionoj daŭrigas propagandon aŭ informon al la klientoj pri tio, ke negocante kun la koncernaj firmaoj oni ricevas tiom aŭ tiom "donace". Sed de kie venas la reklamaj milionoj? – Kiel firmao povas ekzisti sur tiu bazo, ke la klientoj devas pagi "malpli da valoroj por pli da valoroj"? – Tio ja nepre devas kaŭzi grandiĝantan deficiton kun fina neevitebla ruiniĝo. Sed ĉu la ĝenerala fakto ne estas la malo de tio? – Ĉu oni ne vidas multajn grandmagazenojn kun multekostaj reklamoj kreski en bonstato kaj lukso, doni pli aŭ malpli da gajno al akciuloj aŭ posedantoj? – De kie venas ĉi tiuj valoroj? – De la klientoj ili ja ne povas veni, ĉar kiel jam montrite laŭ la multekosta propagando de la koncernaj firmaoj ili mem vendas nur kun perdo. El kiu sekreta fonto de riĉeco tiuj firmaoj do povas tiel donaceme ĉerpi, ke ĝis certa grado ili estas konsiderendaj preskaŭ kiel filantropaj? –
      Ĉu ne estas io erara en ĉi tiu supozo? – Ĉu ne tiu sekreta fonto de riĉeco estas – la klientoj? – Ĉu ne la anoncita "subprezo" estas kaŝo, kiu kovras tiun cirkonstancon, ke reale la kliento pagas superprezon? – Alivorte ĉi tio signifas, ke la firmao tute ne liveras "pli da valoroj kontraŭ malpli da valoroj" kiel pagon, sed kontraŭe estas la kliento, kiu pagas "pli da valoroj por malpli da valoroj". Sekve la kliento pagas ne nur la ricevitan varon per ĝia reala prezo, sed li ankaŭ kontribuas al la firmao per mono, kiu i. a. faras ĉi tiun kapabla fari tiun reklamon, pere de kiu li mem sugestiiĝas aŭ ricevas la imagon, ke li faris bonan aĉeton, ricevis sian varon "malmultekoste", ricevis ion "donace". Kaj kun tiu ĉi kredo li estas ĝoja kaj fariĝas inspirita al nova negoco kun la "avantaĝaj" firmaoj. Kaj tiel oni pli bone komprenas, kial la firmaoj havas siajn "sekretojn de negoco".
      La menciitaj aferoj kompreneble ne estu perceptataj kiel malica kritiko al iu certa unuopa firmao, ĉar tia ja estus sensenca aŭ senameca. Kontraŭe oni perceptu tiun tutan problemon nur kiel demandon de evoluo. La aktualaj cirkonstancoj estas la fruktoj aŭ rekoniloj de certa evolunivelo kaj estas ĉi tie prezentitaj nur por montri, ke la aktuala sociaranĝo troviĝas ĝuste sur tiu nivelo, kies naturo do estas esprimiĝi tra la ĉi tie menciitaj cirkonstancoj kaj per tio estas kundecida pri la nuntempaj menso kaj sintenoj de la homoj al la plej nobla aŭ sankta principo de la vivo, la afero "doni".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.