Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
4-a Ĉapitro
La socisuferoj, diktaturo kaj donacprincipo
Kiel montris la antaŭa teksto la ekzistanta sociaranĝo ankoraŭ ekzistas sur tia primitiva evolunivelo, ke ĝi faras la proprigon de valoroj, la avidon pri la kapitalo aŭ riĉeco, preskaŭ ĉiosupera vivkondiĉo por ĉiu unuopa homo.
Ĝi nome ne povas malhelpi, ke hodiaŭ ĉiujn valorojn de la mondo posedas certa parto de la homaro de la tero, dum la cetera parto de la sama homaro nenion posedas.
Kaj sekve fariĝas ekonomia lumflanko kaj responda ombroflanko.
Ĉar ĉi tiu ombra flanko signifas malriĉon, sklavecon, mankojn kaj malsaton, ĉifonojn, nevivsubtenecon kaj humiliĝon, la vojo al la ekonomia lumflanko en la vivo fariĝis la fokusa punkto en la nuntempa mensostato de la tera homo.
La ĉiutaga estado estas permanenta milito inter la reprezentantoj de tiuj ĉi du menciitaj flankoj de la vivo.
Ĉiuj batalas kontraŭ ĉiuj.
La senrimedaj batalas por elveni el la malriĉeco kaj la sklaveco.
La riĉaj batalas por konservi siajn riĉaĵojn, kaj sekve esti garditaj kontraŭ malriĉo kaj sklaveco.
Tio, ke tiaj estas la cirkonstancoj, estas la kaŭzo de la plej granda parto de la tuta terhoma sufero. Tio estas la fonto de milito. Tio estas la fonto de krimoj. Tio estas la fonto de subpremo kaj humiliĝo. Tio estas la fonto de tiu mizero, "ploro kaj grincado de dentoj", kiuj igas la homojn krii al la ĉielo kaj tiel igas mondliberigadon aktuala. Ŝanĝi la vivovalorojn de la mondo de esti "komerca varo" al esti "donaco por ĉiuj homoj", tio estas "la savo" de la mondo. Ŝanĝi ĉe la homoj ilian avidon fari ĉion privata posedo al la avido fari ĉion komuna posedaĵo, tio estas konduki la homaron el la bestaj tradicioj, tio estas liberigi ĝin de la vera paganeco kaj sekve enigi ĝin en tiun regnon, kiu origine "ne estis el tiu ĉi mondo". Tio estas forigi la ĉefan kaŭzon de la tiel nomata "malbono". Kaj kun ĉi tiu forigo, ĉia bazo de envio, rabo, ŝtelo, fraŭdo, malriĉo, sklaveco kaj humiliĝo sekve estas forigita. Sed tiel ŝanĝi la mondon ne estas fareble pere de ordono de potenco. Simio ja ne fariĝas homo per komando de diktatoro. Kaj la tera homaro ne povas transsalti la evoluon de jarcentoj per diktaturo. La evoluo estas realigebla ekskluzive nur per informado. Sed informado ekzistas nur surbaze de memspertado. Estas ĝuste, ke io nomiĝas "instruado", sed senkonsidere sub kiu ajn formo ĝi aperas, ĝi estas nur kulturado de aŭ lertigo pri memspertado. Ĉio, kio ne estas memspertata, estas nur supozoj. Nur la reala memspertado povas fari "supozon" "fakto". Ĉio, kio ekzistas sub la nocio diktaturo sekve ne povas rekte levi la homojn unu solan parteton for de ilia nuna evoluŝtupo. Tiu "kulturo", kiu ĉi tie estas havigita al la teraj homoj, estas nur ordonita deviga vivmaniero, kiu estas reprezentaĵo de tiuj karakterizaĵoj, kiuj konsistigas tiun evoluŝtupon, sur kiu troviĝas la diktatoro. Por tiuj individuoj, kiuj troviĝas en la fokuso de la evoluŝtupo de la diktatoro, ĉi tiuj apartaĵoj kompreneble sentiĝas kiel la plej alte imagebla idealismo, kaj la diktatoro kiel ilia gardanĝelo, ĉar precize iliajn naturajn tradiciojn, avidojn kaj imagojn pri la vivo lia materia potenco konservas devige. Sed por tiuj homoj, kiuj antaŭ longe fintravivis ĉi tiujn apartaĵojn, ekzemple sur la milita, geedzeca kaj raseca, religieca aŭ pure kultura kampoj, kaj sekve troviĝas sur alia pli alta kaj por la diktatoro tute ne komprenebla evoluŝtupo, la diktaturo aŭ la ordonita deviga vivmaniero fariĝas malhelpa "frenezuljako", kiu sub la pli altaj kaj pli fortaj internaj mensaj grandeco, indeco kaj kresko de tiuj homoj pli aŭ malpli devas krevi aŭ eksplodi. Ĉar per tio ili kolizias kun la leĝoj de la diktatoro, estas danĝero por lia potenco, oni bone komprenas, kial la diktaturo devas posedi precipe multajn koncentrejojn, malliberejojn kaj ekzekutejojn. Necesas maldanĝerigi "la danĝerajn" "kontraŭ popolajn", kio signifas la homojn malamikajn al la diktaturo. Kaj tiel ne "sciante, kion oni faras", oni atakas la evoluon, faras fetomortigon de pli alta kulturo, kaj en grandioza militista brilaĵo oni marŝas, daŭre blinde, rapide antaŭen al sia propra ekzekuto. Ĉar ataki la evoluon, mortigi pli altan kulturon, tio estas kontraŭi la eternan strukturon de la mondotuto, tio estas kritiki Dion. Kaj rilate al tia superpotenco ĉiuj finfine devas cedi. Ĉi tie validas "ĉiu, kiu glavon prenas, per glavo pereos". – Ankaŭ por homoj, kiuj en la evoluo multe malsuperas al la diktatoro, la diktatoro ne estas savo. Devigi primitivajn naturhomojn subite manifesti pli altan evoluŝtupon ol tiun, al kiu laŭ la naturo ili atingis, tio ne signifas doni al tiuj estuloj animan nobligon. Tiel facile ne estas levi estulojn de unu evoluŝtupo al alia. La sekvo ankaŭ estas, ke la menciita surdevigita konduto fariĝas identa nur kun "kulturo" kaj "edukiteco", kiu respondas al tiu, kiun la bestodresisto uzas al siaj sovaĝoj bestoj, nome ĝenan kaj malagrablan kaj sekve por tiuj estuloj malamatan dresadon. Kaj do ankaŭ fariĝas ia "cirka prezentaĵo", kiam naturhomoj montras "estimon" kaj "obeemon" al diktaturo, kiu per supera moderna militotekniko kaj kruda punsistemo subpremas ĉian formon de kontraŭeco. Kiam estimo kaj obeo ne ekzistas kiel libervola donaco, sed aperas nur kiel surdevigitaj rimedoj por eviti torturon kaj mortpunon, ili estas nur rabitaj realaĵoj. Kaj estas certe, ke en tia zono la paco ne povas ekzisti. Ĉi tie la vivo necese fariĝas sanga. La subpremitaj serĉas liberecon. La evoluo ne lasas sin esti diktita aŭ priskribita de terhomaj kapricoj. Ĉio tia devas rompiĝi. Ĝia vojo obeas al multe pli alta menso ol la tera. Kaj la diktaturo sekve ne estas tiu rimedo, per kiu la monda paco estas atingebla. Nur la mala principo povas savi la homaron. Sed la mala principo de devigo estas libereco. Kaj libereco estas ja la samo kiel – "donaco", ĉar ĉia donaco povas ekzisti nur kiel io, kio estas liberigita, senkonsidere sub kiu ajn formo ĝi aperas. "Doni" sekve estas la malo de "devigi". La homaro estas savebla nur per "donado". La principo de la mondliberigado mem sekve konsistas ekskluzive el evoluigo de la "donkapablon" en la tera homo. Kaj samgrade kiel por tio kreskas la talento de ĉi tiu estulo, samgrade ĝi atingas ondolongon kun la principo de la vivo mem, kiu ja en si mem estas unu sola granda donacdonado. Laŭ kosma vidpunkto ne kostas naskiĝi en la mondo. Morti ne kostas, kreski ne kostas, same kiel la vido, flaro, gustosenso, aŭdo kaj sento ne estas "aĉetitaj" aŭ "pagitaj" realaĵoj. La homo vadas en kosmaj riĉecoj. La mondo estas plena de ĉiuj tiuj valoroj, kio estas ĉiuj tiuj valoroj de varmo, nutro kaj distro, kiujn postulas la evoluo kaj vivĝojo de la homoj tra senmezuraj tempaj eraoj. Sed la homoj ankoraŭ ne komprenas kiel oni estas je ondolongo kun la principo de la vivo mem. Ĉu ne troviĝas sufiĉe da karbominejoj? – Kial do miloj da homoj devas frosti aŭ pli malpli mankas al ili aliro de tiu ĉi varmofonto? – Ĉu ne ekzistas sufiĉe da elektro aŭ fortofontoj en la naturo? – Sed tamen miloj da homoj devas en la ŝvito de sia vizaĝo laboregi tiel, ke ili fariĝas kurbigitaj, kaj ostecaj. – Ĉu ne troviĝas sufiĉe da pangreno aŭ nutraĵoj? – Kaj tamen miloj da homoj devas morti pro malsato. – Ĉu la tero ne estas sufiĉe provizita per senmezuraj, ampleksaj, belaj, bontemperaturaj, sunriĉaj kaj fekundaj regionoj? – Sed miloj kaj miloj da homoj devas "forbruliĝi" aŭ suferi en varmegaj dezertaj regionoj samtempe kun tio, ke aliaj miloj devas vivi frostan vivon en primitiveco en la vintra mallumo kaj glaciregionoj de la polusoj. – Ĉu ne troviĝas sufiĉe da materialoj por belaj vestoj kaj ekipaĵo por ĉiuj homoj? – Sed malgraŭ tio ĉi grandaj homamasoj portas ĉifonojn kaj vestaĉojn. – Kial ĉiuj ĉi malagrablaĵoj? – Ĉu ne ĝuste pro tio, ke ĉiuj menciitaj kosmaj donacoj, la grandaj stokejoj de vivovaloroj de la tero, ekzistas aŭ estas okupitaj nur kiel "privataj posedaĵoj"? – Kaj kial ili troviĝas en tia situacio? – Ĉu ne la kaŭzo estas, ke ankoraŭ la teraj homoj tiom ekzistas surbaze de la bestaj tradicioj, ankoraŭ troviĝas sur tiel malalta aŭ primitiva stadio en la evoluo, ke la donacprincipo estas nur sensignifa afero en ilia menso, dum la "komerca principo" aŭ "la principo de prenado" estas la ĉefa? – Tial evoluis ĉe la homoj granda talento por "preni", sed nur malgranda talento por "doni", kaj sekve ili estas antaŭdestinitaj por esti en malharmonio kun la principo de la vivo mem, kiu ja kiel antaŭe menciite estas kulminanta donacado. Tie, kie ne estas tiel, estas ekskluzive la vivaj estuloj mem, kiuj malhelpas tion. Farante ĉiodominan disvolvon de "la principo de prenado" vivkondiĉo, oni ne povas veni je ondolongo kun la baza destino de la eterna mondplano, kiu – senpage – "igas la sunon brili sur malbonajn kaj bonajn kaj igas pluvon fali sur justajn kaj maljustajn". – Kaj ĉi tie oni pli bone komprenas, ke la vojo al la vivo aŭ la savo de la tera homaro koncentriĝas ekskluzive en la eterna frazo: "pli beate estas doni, ol ricevi". – |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
