Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-8) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
6-a Ĉapitro
La savo de la mondo pere de la donacprincipo, la pereo de la diktaturo kaj la estiĝo de la demokratio
Se reale la ago doni estas la ĉefa principo en la terhoma evoluo, estas tiu akso, ĉirkaŭ kiu ĉia ĉiutaga vivo turniĝas, do estas certa afero, ke la irado de ĉi tiu vivo fariĝas malkvieta, brua, skrapa kaj nestabila, fariĝas plena de puŝoj kaj batoj tiel longe, kiel ĉi tiu "akso" ne estas solide fundamentita, sed kunsvingiĝas en la supera centrifuga forto de la terhomaj "prenavidoj". Tio, sub kio la tera homaro hodiaŭ ĝemas kaj anhelas, do estas la ligiteco de ĝia propra estado kun la menciita nestabiligita akso. Kaj "la savo de la mondo", la liberigo de la homaro aŭ "la mondliberigado", sekve estas stabiligo de ĉi tiu akso tiel, ke ĝi fariĝos la reale centra kaj firme reguliga ekvilibra punkto por ĉia terhoma mensa svingiĝo. Per tio ĉesos ĉiuj nun tiel bone konataj kaj teruraj malekvilibraj statoj en la menciita svingiĝo, kiujn ni nomas milito, mortigo kaj korpodifektado, ekzekutoj, rabo kaj puno kun ilia sangelverŝo sur ĉion, kio estas nobla, paca kaj bela, amema kaj kleriga aŭ viviga, kaj daŭraj paco kaj harmonio povos neĝenitaj anstataŭi la nuntempan mortigobruon kaj fari la vivon kantado, muziko kaj kreoĝojo.
      Evoluo de la donacprincipo do estas la savo de la mondo. Kaj ni ja ankaŭ vidas, ke ĉi tiu principo estas la animo de ĉia saĝo kaj laŭ speciale adaptita maniero estas la ĉefa en la nunaj grandaj mondreligioj. De ĉi tie ĝi transiras en la terhoman menson kiel bazo por moralformiĝo, donas pli kaj pli da eĥo en ĝia juro, leĝoj aŭ jursistemo, politiko kaj sociadministrado.
      La donacprincipo estas la malo de la principo de devigo, kaj tial ĉie, kie ĝi evoluas, ĝi rezultigas pli kaj pli grandan liberecon por la socio kiel ankaŭ por la unuopaj homoj. Kiel esprimo de tio ni vidas tra la historio, kiamaniere la aŭtokrataj aŭ diktatoraj monarkioj pli kaj pli devis ŝanĝiĝi al demokratioj, liberŝtatoj aŭ respublikoj.
      Dum la unuopa homo sub la unue menciita regoformo estis absolute senpotenca subulo de aŭtokrata reganto super ĝiaj vivo kaj morto, super ĝiaj materia pozicio kaj apero, atingis ĝi sub la laste menciita sistemo antaŭen al tio esti kundecida unuo en la gvidado de la socio mem. Ĝi estas ricevinta la tiel nomatan voĉdonan rajton. Ĝi partoprenas elekton aŭ decidon pri la personoj, al kiuj doniĝas la regopotenco, kaj pri tiuj leĝoj kaj reguloj, kiujn ili proponas. La aŭtokratio sekve estas estintaĵo, mensa muzeaĵo.
      Ke tamen en kelkaj landoj oni devis en la formo de diktaturo meti tian muzeaĵon sur la tronon, tio ja ŝuldiĝas nur al tro dominanta plimulto de animoj sur la evoluŝtupo de la subuloj de la estinteco, estuloj, kiuj ne laŭ sufiĉa grado fintravivis la efikojn de la diktatoraj neperfektaĵoj, ne spertis, ke neniam en la longa daŭro nelimigita potenco de unuopa homo super animoj sur tre diversaj evoluŝtupoj povas konduki al harmonio escepte en okazo de tio, ke la diktatoro aŭ la potencohavanto havas nelimigitan komprenon pri ĉiuj mensaj nuancoj sur ĉiu unuopa ŝtupo de tiu evoluskalo, sur kiu liaj subuloj necese troviĝu je ĉia tempo. Sed por ricevi tian komprenon la diktatoro devus esti tre alte anime aŭ spirite inicita. Sed ĉar ĉi tiu iniciĝo estas atingebla nur tra la totala evoluo de la amo al proksimulo en propra interno, kio necese sekvigas: kompletan fintraviviĝon kaj degenerintan potencavidon, tiu fintraviviĝo plue neeviteble sekvigas la avidon pri, kaj la ĝojon pro kreado de libereco por ĉiuj, kaj tial oni komprenas, ke tiel alte inicita estulo ne povas esti diktatoro. Sed, ĉar inicita estulo ne povas esti diktatoro, tiun ĉi oficon ĉiam devas okupi neinicita, kio plue signifas estulon, kiu ne povas havi perfektan mensan sperton pri ĉiuj tiuj animaj okazaĵoj en la konduto de tiuj subuloj, super kiuj li kaptis por si mem rajton senlime ordoni aŭ regi. Li ĵonglas kaj ordonas fortojn, kiujn li ne konas ĝisfunde, kaj kies leĝojn li sekve ankaŭ ne povas sekvi. La rezulto de ĉi tio necese fariĝas hazardeca devigo super ĉi tiuj fortoj. Ĉar ĉi tiuj fortoj estas la menso de la subuloj, lia agmaniero sekve signifas subpremadon. Subpremado de menso kreas ĉe la subpremito avidon aŭ sopiron pri libereco, sopiron pri forigo de la jugo, ĉar ĝi estas haltigo de la kresko de lia vivo, estas meti la evoluon en frenezuljakon.
      Sed ĉar en la longa daŭro neniu kiraso estas sufiĉe forta por esti materialo por solida "frenezuljako" de la evoluo aŭ por en la longa daŭro haltigi la iradon de la vivo, tial ĉia kiraso aperanta en formo de diktaturo neeviteble finfine krevas meze en sia ŝajna glora potencemego. Por la vivo ne ekzistas ia baro.
      Estas ĝuste, ke ankaŭ la demokratio reprezentas uzadon de potenco, kiu kelkfoje de multaj sentiĝas kiel devigo kaj subpremado. Sed ĉi tie tiu subpremado neniel povas fariĝi tiel domina kaj supera kiel la suverena diktaturo, en kiu ĉia kritiko, rezisto aŭ kontesto povas kaŭzi al sia praktikanto mortpunon kaj sekve laŭ plej alta grado estas vivdanĝera.
      Sub la demokratio ĉia sociaranĝo, ĉiu leĝo, estas rezulto de reprezentantoj de ĉiuj interesosferoj. Se aranĝo fariĝas tro ĝena aŭ nenecesa, la avido pri ĝia abolo ja iom post iom kreas tiun voĉan plimulton, kiu povas forigi ĝin. Estas certa afero, ke ĉe tia regoformo, kie ĉiuj pere de sia voĉdona rajto havas eblon igi sian komprenon valida, havas rajton esti kundecida por aŭ kontraŭ realigo de aranĝo, misuzo de la ŝtata potenco ne povas laŭ tiu grado realiĝi kiel tra diktaturo, kie la potenco senlime estas donita al unuopa estulo, kaj kie sekve ĉiu unusola el la ceteraj civitanoj de la ŝtato estas komplete senigita je ĉia formo de influo aŭ kundecida rajto ĉe la ŝtata formo. Tial fariĝas ankaŭ fakto, ke neniel ĉi tio povas fariĝi io alia ol esprimo de la kapricoj kaj ambicioj de la diktatoro aŭ potencohavanto, de lia naiveco kiel ankaŭ de lia inteligento, de liaj malbonaj kiel ankaŭ de liaj bonaj ecoj. Unusola erara impulso fare de li facile kondukas popolon en abismon. Tial la diktaturo neniam en la longa daŭro povas fariĝi tiu barilo kontraŭ pereo kaj humiligo, kiel estas la demokratio, kie ĉiu granda decida registara impulso ne havas iun ajn influon aŭ forton, antaŭ ol ĝi estas rezulto de la apogo de la plimulto de la kundecidanta popolo. Kaj antaŭ ol ĝi atingas tian stadion, ĝi necese estas rezulto de la pripensoj por kaj kontraŭ fare de ĉi tiu plimulto, kaj sekve pli altgrade kun garantio estas esprimo de trankvila pripensado kaj konsiderado, ol kiam ĝi estas esprimo de subita decido de la diktatoro, kiu ne devas trapasi la konfrontiĝon kun la scioj aŭ konsideradoj de aliaj.
      Ĉi tie oni eble kontestas dirante, ke la regoformo de la demokratio estas tro malrapida, kaj ke tio, ke ĉiuj havas kundecidan rajton, kreas nur politikan diskutegon, per kio ĉiuj decidoj malfruiĝas aŭ prokrastiĝas. Sed ĉu kulturita popolo devas tiel urĝi, ke ĝi ne havas tempon igi siajn decidojn trairi plej eble grandan pripensadon aŭ konsideradon, sed blinde devas lasi tion al unusola el siaj milionoj da cerboj? – Kaj ĉu tia urĝeco povas esti esprimo de kulturo? – Kaj ĉu popolo aŭ socio povas kreski laŭ kulturo kaj spirito ligante siajn milionojn da cerboj al anticipe komandita aŭ ordonita unudirektita pensado? – Ĉu ne per tio ĝi sufokas sian intelektecon? – Ĉu ne estas fakto, ke tiuj organoj, kiuj ne estas uzataj, degeneras kaj pereas? – Se neniam oni uzus pli ol unu el siaj dek fingroj, la aliaj naŭ ja neeviteble velkus, fariĝus neuzeblaj aŭ mortus. Se oni neniam parolas, oni ja perdas la parolkapablon. Ĉu oni ne kredas ankaŭ, ke finfine oni perdus la vidokapablon, se oni estus devigita dum jaroj vivi en kompleta mallumo? – Jes, la vivo ne toleras ion superfluan. Ĉio neuzata mortos. Kaj ĉu ne tiu rapideco, kiun la diktaturo povas elmontri en siaj registaraj aferoj estas multekosta, kiam ĝi povas okazi nur surbaze de aranĝo, kiu metas ĝiajn milionojn da cerboj kaj per tio la ĉefan parton de sia intelekteco en frenezuljakon? – Ĉu popolo povas kreski kulture malpliigante aŭ reduktante sian pensokapablon? – Ĉu tio ne estas same malsaĝa, kiel estas aserti, ke viro kuras supren laŭ ŝtuparo samtempe kun tio, ke li kuras malsupren laŭ ĝi?
      Ĉar la vojo al evoluo de ĉia intelekteco kaj kulturo iras tra libereco pensi, libereco kritiki, kio signifas indiki mankojn aŭ erarojn, libereco prezenti ideojn kaj imagojn, kiuj ne estas precize ene de la aprobita horizonto aŭ fariĝis oficialaj moro kaj kutimo, kaj estas ankaŭ absoluta libereco per sia voĉdona rajto libere kaj malkaŝe esti por aŭ kontraŭ ĉiu intencita propono en la ŝtata gvidado aŭ la sociaranĝo, tial neniu ajn diktaturo iam ajn povos fariĝi identa kun vera kulturŝtato, ĉar ĝi ja ekzistas nur surbaze de malliberigado aŭ malgrandigado de libereco por tiu intelekteco, kiu estas la absolute malhavebla vivonervo, impulso aŭ la neskuebla fundamento por ĉia reale civilizita kulturo.
      Ke la diktaturo havas grandan evoluigitan teknikon, grandajn fabrikojn, ne estas esprimo de vera kulturo, tio estas esprimo nur pri io lernebla, estas nur rezultoj de preskriboj. Ĉi tiuj rezultoj povas fariĝi esprimo de kulturo aŭ vera civilizo nur tra tio, por kio ili estas aplikataj. Se la elstara tekniko, se la grandaj fabrikaroj precipe estas aplikataj en kreado de mortigiloj, rafinitaj eksplodiloj, kaj pafiloj, bombaviadiloj kaj submaraj ŝipoj, venengasoj ktp., do ili estas esprimo nur pri tio, ke iliaj uzantoj estas nur –"naturhomoj", kiuj vestiĝis per "modernaj vestoj". Do estas "la boŝmano" aŭ "la fajrolandano", kiu ricevis modernajn armilojn. Do estas la konkeremaj sovaĝaj triboj de la estinteco, kiuj hodiaŭ kaŝiĝas en la militistaraj procesioj kaj paradoj. Kaj en tia okazo oni pli bone komprenas, ke ili devas havi diktatorojn. Ankoraŭ la tribestrokultado ne estas fintravivita en ilia konscio same kiel ĝi ja ankaŭ estas nemalhavebla en ĉia milita manifestaĵo. Ĉi tie oni bezonas diktatorojn. Sur batalejo oni ne povas debati pri la batalplano. Tio donus al la malamiko avantaĝon. Ĉi tie la soldato devas blinde obei la generalon. Ĉi tie gravas rapideco. Ĉi tie la vivĝojo estas surprizatako kaj kompleta rompo de la kontraŭulo, la malamiko. Sed, ĉu popolo estas konsiderebla kiel kultura popolo aŭ kiel vere civilizita, nur ĉar ĝi transprenis al sia propra regoformo la vivoformon kaj militodisciplinon de tiuj sovaĝaj popoltriboj? – Mi povas vidi nur tion, ke reale tia nacio fariĝas nur – "kazerno", en kiu svarmas superecaj "generaloj" aŭ potencplenaj helpistoj de la diktatoro, kaj subpremitaj dresitaj sklavoj en formo de nenion dirantaj "senranguloj".
      Ĉar tiel la diktaturo povas ekzisti nur surbaze de forpreno de la libereco de la regatoj. Ne estas nature por la vivaj estuloj libervole lasi sin anime aŭ materie ligiĝi. Kaj tial la diktaturo devas la tutan tempon batali kontraŭ tiu naturo, kiu ne estas nur cerba kontraŭeco, sed kontraŭe estas la kreskado de la vivo mem en la menso de la regatoj. Kaj tiu kreskado ne estas haltigebla, sed nepre kiel antaŭe menciite finfine rompos la frenezuljakon de la diktaturo.
      La diktaturo do estas batalo kontraŭ la vivo kaj la evoluo mem kaj sekve estas la plej granda kontrasto al la donacprincipo. Estas la reĝimo de la potenco, kiu havas hejmlokon nur en zonoj, kie "Valhalo", kvankam ne konscie, ankoraŭ estas la ĉioampleksa, brila aŭ glorinda idealo kompare kun kiu ĉio alia en la vivo devas paliĝi, zonoj, en kiuj "la rajto" estas ankoraŭ nebula nocio. Laŭ sama grado, kiel la estuloj ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiuj evoluŝtupoj, kie la "potenco" kaj ne "la rajto" estas la absolute gvidanta idealo, ili do povas laŭdegi la diktaturon. Sed se en la evoluo ili atingis antaŭen al zonoj, kie "la rajto" komencis havi lokon antaŭ "la potenco", tiam ruiniĝas la moralo de la glavo, kaj la ĝermoj de nova mondo, en kiu la rajto kaj sekve la libereco por la kreskado de ĉia pli alta vivo komencas vidiĝi en la foro.
      Ĉar tiu ĉi nova mondo estas mondo de la libereco, ĝi estas mondo de la donacprincipo, ĉar neniu ajn formo de donaco povas ekzisti sen esti esprimo de iu aŭ alia liberiĝo. Ĉiu ajn donaco sekve identas kun la ago "liberigi". La unua iom videbla rezulto de la influo de tia atmosfero de libereco al la terhoma socio ligita de la bestaj tradicioj de potenco, estas tio, kion hodiaŭ ni nomas "demokratio". Kaj estas memkomprenebla afero, ke en sia nuna formo ĉi tiu demokratio tute ne reprezentas tiun formon, kiu estas la fina celo de la evoluo por demokratio. Praktike dirite la demokratio troviĝas laŭ kosma vidpunkto ĝuste nur en sia komenciĝo. Ĝi devas batali kontraŭ la ankoraŭ fortaj diktatoraj inklinoj de la individuoj kaj en kaj ekster ĉia nuntempa regiono de potenco. Same kiel la bestaj tradicioj ne estas ŝanĝeblaj per subita liberiĝo ili ne estas ŝanĝeblaj per subita devigo. La vera liberiĝo de la estulo estas ebla nur pere de sia propra evoluo. La vera anima libereco sekve estas io, kio venas kun la kresko same kiel faras ŝanĝiĝo de la estulo de infano al plenkreskulo. Tiu ŝanĝiĝo ne estas diktebla aŭ elsorĉebla per eksperimentoj aŭ ordonoj.
      Sed la demokratio havas tiun avantaĝon kompare kun la diktaturo, ke ĝi lasas la vivon adaptiĝi al la evoluo pro tiu voĉdona rajto aŭ kundecida rajto, kiun ĝi garantias al ĉiu unuopa el siaj civitanoj. Laŭ tio, ke ili ŝanĝas vidpunkton, ricevas pli da kompreno kaj talentaro, ĉi tio ja ŝanĝas la voĉdonan intereson de ĉi tiuj estuloj. Kaj pro ilia voĉdona rajto ili do havas kundecidan influon avantaĝe al konformigo de la objekto de la voĉdonado kun la ŝanĝita intereso. Laŭ ĉi tiu maniero la demokratio fariĝas regoformo, kiu la tutan tempon sensange ŝanĝiĝas en kontakto kun la kreskantaj mensaj ŝanĝiĝoj kaj postuloj, kiujn je ĉiu tempo la evoluo sekvigas.
      Ĉar la diktaturo neniel povas doni al siaj civitanoj ĉi tiun liberecon aŭ decidan rajton ne ĉesante esti diktaturo, ĝi sekve neniam povas veni en kontakto kun la evoluo ĝis pli longe ol tiuj evoluŝtupoj kie la anima vivo ankoraŭ havas tiel malgrandan amplekson, ke ĝi ne sentas sin premita aŭ malhelpita de la unuecigo de la diktaturo.
      Sed la anima vivo kreskas. Ĉar la rezulto de la evoluo estas kreskanta libereco, kaj la diktaturo estas devigo, neeviteble venos tempo, kiam ĉia diktaturo estos ĉesinta avantaĝe al demokratio, kiu per sia ŝanĝebla aŭ movebla strukturo povas sekvi la evoluon kaj daŭre per sia liberiga naturo povas esti sur nivelo kun la kreskantaj mensaj postuloj aŭ baroj, ĉu sur la arta, ĉu sur la scienca kiel ankaŭ sur la pure ekonomia kampoj. Tiel la diktaturo estas la estinteco. La demokratio estas la estonteco. Ĉar la demokratio donas liberecon al siaj civitanoj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo per tio, ke ilia voĉa plimulto kreskas antaŭen por avidi ĉi tiun ŝanĝon, kaj ĉar ĉi tiu libereco kutime devas atenti aŭ esti iom reduktita de la voĉa malplimulto aŭ opozicio de la civitanoj, per kio estiĝas certa garantio, ke troa rapideco ne povas okazi kaj sekve ĝisfunda pripensado ne estas evitebla, tial la demokratio reale fariĝas iu samnivele kun la evoluo ekzistanta kulturado de la liberecdonacado de la vivo mem al la kreskanta terhoma menso. Tiel la demokratio estas la sola rimedo, per kiu la donado de la kresko de la vivo aŭ la kreoŝanĝiĝo de la amaso de besto al homo, fare de la kosma donacprincipo, povas malkaŝiĝi aŭ praktikiĝi laŭ la malplej sanga maniero. La vera demokratio sekve estas iu en libereco kreskanta kreaĵo kiu kaŭzas malfermiĝon en la tera mensa sfero, tra kiu laŭ adaptita maniero la amaso finfine senbare povas ricevi aliron al la plej granda donaco de la vivo: la plej granda aŭ nelimigita evoluo en spirito kaj kulturo, en saĝo kaj amo kaj la kun tio neskueble ligita kreado de ĉion superbrila paco kaj harmonio kiel fakto en la ĉiutaga vivo sur la tero.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.