Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-8) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
7-a Ĉapitro
La donacprincipo kaj la ciklo de la naturo. La demokratio kaj la mondliberigado
Ni nun tuŝis la donacprincipon aŭ la principon de liberigado kaj vidis, ke ĝi estas la labormetodo de la naturo mem, kaj ke tie, kie la homoj kontraŭas ĉi tiun principon, estiĝas la devigo aŭ la kontraŭeco. Tie estiĝas la malliberigo, kies rektaj postefikoj povas ekzisti absolute nur kiel "kribliĝo" aŭ "misformiĝo". Tra nia traktado de diktaturo kaj demokratio ni vidis iom de tiu ĉi vero. Ni vidis, ke la diktaturo estas aperaĵo, en kiu la mensaj vivofortoj, kio estas la miloj da cerboj de la popolo, estas preskaŭ malfunkciigitaj, tiel ke nur unuopa eta cerba kapablo (tiu de la diktatoro) havas eblon disvolvi sin en la granda korpo de la nacio, pro kio laŭ kultura vidpunkto tiu ĉi necese finfine devas velki aŭ ruiniĝi, kvankam eble komence ĝi povas ŝajne brili laŭ potenco kaj konkerado. Ni vidis ankaŭ, ke la demokratio estas korpo en plena saneco kaj spirita aktiveco, ĉar ĉiuj ĝiaj cerbaj centroj povas disvolviĝi kaj tra la kundecida rajto de ĝia posedanto pli aŭ malpli povas esprimiĝi en la socia vivo, kiu tiel ĉi fariĝas oceano de novaj ideoj, novaj manifestaĵoj aŭ moviĝoj supren en spirito kaj kulturo. Ni do vidas, ke tiel la donacprincipo aŭ la principo de la liberigado unuigas la demokration kun la vivo, dum la principo de devigo identigas la diktaturon kun la morto.
      Sed, kiam la principo de liberigo havas tiel ĉiodominan efikon al la amaso, ja ne estas mirige, ke la plej grandaj gvidantoj, profetoj kaj saĝuloj, religifondintoj aŭ mondliberigantoj de la homaro senĉese tra religioj, libroj kaj konduto esprimas, ke la absolute plej grava realaĵo estas: la amo. La amo estas ja donacprincipo aŭ principo de liberigo en pura formo. "La amo ne serĉas sian propran", kio signifas, ke amo estas mensa sinteno, kies pensodirekto estigas ĝojon en zorgado de la bonfarto de aliaj antaŭ sia propra. Ĝi estas konduto, kiu tra "donado de si mem por aliaj" povas krei nur la plej altan feliĉosenton, alivorte la perfektan centprocentan donacadon de si mem al la vivo aŭ la ĉirkaŭaĵo, la perfektan centprocentan liberigadon por la evoluo kaj spertado de la vivo por ĉiuj aliaj vivaj estuloj.
      Sed kiuj en la tera homaro atingis ĝis tie? – Ĉi tie la respondo necese estas tre negativa. La menciita socio troviĝas ja ĝuste sur ŝtupo, kie preskaŭ neniu estas tiom evoluinta, ke ili povas fariĝi objekto de tiel ĉion superbrila kosma donaco, ke ĉiuj aliaj homoj donas sin por la koncernulo, kaj pro kio ankaŭ preskaŭ ne troviĝas iuj, kiuj estas tiel evoluintaj, ke ili kapablas doni ĉi tiun donacon aŭ laŭ tiel supera grado povas doni sin mem por aliaj. Sed post momento ni traktos la problemon pli detale, tiel ke ĉiu unuopa interesato mem povas vidi, kiom li aŭ ŝi estas en kontakto kun la amo aŭ ĉi tiu plej granda principo de la vivo, kaj per tio konstati sian realan spiritan pozicion en sia itinero al la plej alta feliĉo.
      Ke iom post iom la donacprincipo fariĝas faktoro, kiun oni ne povas eviti en la moderna socio, tio ne povas esti nekonata al multaj. Ni ja vivas en tempo, kie la sociaj cirkonstancoj estas tiaj, ke iĝis tre kutime, eĉ preskaŭ abunde ordinare, ke "doniĝas" kaj "riceviĝas" "donacoj". Troviĝas filantropiaj entreprenoj, troviĝas sociala helpo, okazas monkolektoj en la preĝejaj kolektujoj, kolektiĝas por misiistaj laboroj, doniĝas al kristnaska manĝigado de malriĉuloj kaj por feriaj restadoj de malriĉaj infanoj. Grandaj kaj riĉaj firmaoj kaj riĉaj personoj fordonacas kapitalojn al publikaj aranĝoj, al arto, scienco kaj ekspedicioj ktp. – Ni ne devas pli detale trakti ĉi tiujn formojn de donacado, nur aludi, ke ja estas nekontesteble, ke ili estas nerefutebla pruvo pri penetro en la terhoman organismon de nova kaj pli bona mondo. Estas la granda vivprincipo de la naturo mem "prefere doni ol preni", kiu tiel publike kaj private komencas trarompi la baran principon "prefere preni ol doni" de la besta egoismo.
      Kvankam ĉi tiu laste menciita principo ja ĝis genieco estas tiel bone organizita tra la negoca kaj reklama sistemo, ke ĝi regas la ekonomion de la granda amaso, igas la malriĉajn ŝparosumetojn de milionoj da homoj flui en grandaj fluoj en ĝiajn bankojn kaj moninstitutojn aŭ financajn entreprenojn kaj tie amasiĝi al miliardovaloroj, la granda donacprincipo de la naturo mem devigas en formo de la antaŭe menciitaj sociaj donacformoj ĉi tiujn valorojn reflui al la socio.
      Kvankam kiel menciite ĉi tiu redonado de valoroj kompreneble por la tera socio ankoraŭ estas nur en sia delikata komenciĝa aŭ feta stato, tamen sufiĉas, por ke ankaŭ ĉi tie oni povu ekvidi la grandan bazan principon de la naturo mem: la ciklon. Same kiel la oceano ne povas reteni la akvoamason alfluintan al ĝi de la kontinentoj tra riveroj kaj riveretoj, sed devas en formo de pluvo, nebulo kaj matena roso redoni ĝin al la tero, tiel ankaŭ la monaj oceanoj ne povas en la longa daŭro reteni la valoramasojn alfluintajn tra la riveretoj kaj riveroj de la komercado kaj reklamo, sed devas en formo de la antaŭe menciitaj publikaj kaj privataj formoj de donacado komenci redoni ilin al la socio.
      Fari ĉi tiun redonadon aŭ ĉi tiun ciklon perfekta, tiel ke ĉiuj zonoj ricevos la necesan ekonomian malsekecon, someran pluvon kaj matenan roson, per kio la financa dezerta stato, la malriĉeco, povu fariĝi problemo de estinteco, tio estas la misio de la demokratio. Kaj tiel tiu ĉi misio estas malfermado de tiu pordego de libereco, kiu estas ekskluzive la sola, tra kiu racia kaj praktika mondliberigado povas veni en kulminon sur la teraj kontinentoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.