Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
1-a Ĉapitro
Kio estas la vero?
En la historio pri la suferado de Jesuo – kiam ekzamenis lin la Roma provincestro Pilato – ni legas: "Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? – Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion li eliris denove al la judoj kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon."
      Pilato do ne atendis respondon al la demando pri la vero. Efektive, per tiuj vortoj li tute ne intencis demandi; por tio li estis tro skeptika pri spiritaj aferoj. Li ja estis edukita laŭ la Roma idearo pri homoj kaj dioj, kaj li vidis, kiel ĉiu el la aliaj popoloj en la Roma imperio kultis siamaniere siajn diojn. Li konstatis, ke ĉiu trovas la feliĉon en sia propra kredo. Tial la demando pri la vero ŝajnis al li vanta kaj senutila; estis neeble trovi fidindan respondon pri ĝi; el la multaj rasoj kaj popoloj, kun kiuj li jam rilatis, ĉiu estis konvinkita, ke ĝuste ĝiaj religiaj koncepto kaj kulto estas la ĝustaj, estas la absoluta vero.
      Tio montras al ni Pilaton kiel simbolon de evoluŝtupo trapaŝenda por ĉiu tera homo, la materiisma aŭ senreligia ŝtupo, tio estas stadio atingita post certa kvanto da materiisma studado, ĉe kiu la inteligento evoluis proporcie tro multe. Al la intelekto de Pilato ŝajnis, kaj devis ŝajni, ke por homoj la absoluta vero estas neatingebla, kaj ke nur naivuloj povas kredi, ke ili ĝin posedas. – Kaj precize tia opinio regas nuntempe grandan parton el la teraj homoj.
      Sed ĉu tiu parto de la homoj estas malpli superstiĉa ol la religiema? Ĉu ilia kontesto pri ekzisto de vera Dio – kaj sekve ankaŭ pri racia kaj plenama gvidado de la mondo – havas pli sciencan bazon ol la kredo de religiuloj, ke ekzistas tia plejalta Dio de amo, kaj ke sekve regas justo por ĉiuj vivantaj estaĵoj? Ne, tute ne. Esti kredanto karakterizas ne nur estulojn, kiuj kredas Dion, sed ankaŭ kaj altgrade tiujn, kiuj ne kredas Dion aŭ alian providencon. Ĉar ĝuste la ne-kredo de tiuj lastaj malkaŝas, ke ili kredas la neekziston de intelekta providenco. Kiuj do estas la pli naivaj kaj kredemaj: tiuj kiuj kredas je intelekta mondgvidado, aŭ tiuj kiuj kredas, ke tia gvidado ne ekzistas?
      Ambaŭ partioj povas bazi sian opinion nur sur kredo, ĉar en la evolustadio, kiun ili atingis, oni ne povas koncepti la efektivajn argumentojn por la ekzisto de Dio aŭ por Lia neekzisto.
      Pilato do estas bildo de la nuntempa altmoderna tera homo, kies demando "kio estas la vero" – se li faras ĝin – havas nur ironian sencon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.