Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
10-a Ĉapitro
Kiam la tera homo ne plu kapablas kredi.
En la unua stadio "la vojo" do estis bazita sur "la reĝo", tio estas, ke ĉiu pensado kaj planado koncerne la ĉiutagan vivon estis en lia mano – pro la intelekta kaj spirita nekapabloj de liaj "regatoj".
Sed en la nomita nova stadio la tera homo venis tiom antaŭen en sia spirita evoluo, aŭ en sia trapaso tra la materia mondo, ke li ne plu bezonas "inicitan reĝon".
Nun li mem pensas kaj planas.
Li perdis sian religian instinkton kaj kun ĝi la kredokapablon.
Kredo baziĝas necese sur fido; la moderna evoluinta terhomo do perdis la kapablon fidi la "reĝan" parolon, tio estas la altajn religiajn dogmojn aŭ regulojn, kaj cetere ĉion ekster la kampo de racio.
Kaj koncerne tion estas tute indiferente, ĉu la dogmoj aŭ eldiroj venas de aŭtoritatulo kun grandega adeptaro, de Kristo, Buddha aŭ Mahomet, aŭ de plej intima amiko; al homo en tiu stadio estas tute neeble kredi tion, kio ne lasas sin sufiĉe verigi per intelektaj konsideroj.
Estas evidente, ke tia homo ne plu ricevas inspiron en preĝejo aŭ ĉe sakramentoj aŭ aliaj religiaj ceremonioj bazitaj sur nesciencaj asertoj kaj dogmoj, ĉar inspiro, aŭ instigo al humano, venanta laŭ tiu vojo kondiĉas fortan kaj stabilan kredokapablon.
Karakterize por tiu nuna situacio estas, ke ĉe la oficialaj diservoj vidiĝas pli kaj pli da malplenaj seĝoj, kaj ke la nombro de adeptoj en severe dogmemaj eklezioj konstante malkreskas. Damni ĉiujn tiajn renegatojn al eterna puno en infera fajro kompreneble utilas al nenio kaj nur atestas, ke la damnanto scias nenion pri tiu flanko de la absoluta vero. Tamen tia damno estas pardoninda, ĉar ĝi montras, ke ĝia faranto ankoraŭ estas "kredanta subulo" de "inicita reĝo", de Kristo, Buddha, Mahomet aŭ alia religia aŭtoritatulo. Tia dammanto estas ankoraŭ sen scio kaj kompreno pri la stato: ne povi kredi. Li ankoraŭ ne povas travidi la iluzion, ke kredo dependas nur de volo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
