Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
11-a Ĉapitro
Kredo ne estas afero de volo.
Kiom utilas volo ĉe aferoj tute ekster la limoj de homa kapablo? Kiom signifas homa volo kontraŭ ekzemple la movo de tero kaj suno? Volo ja ekzistas nur en rilato al aferoj, kiujn ni kapablas influi. Pri aferoj tute ekster nia influpovo ĉia volo estus absurda. Kiom ajn intense maljunulo volus denove esti juna, li eĉ je unu jaro ne sukcesas.
      Do, kredo estas kapablo, kiun oni eble havas, eble ne havas. Se oni ne havas ĝin, estas senutile "voli" kredi; kaj se oni ĝin havas, oni simple kredas, tute sendepende de la volo. La kredo sekve ne estas afero de volo, sed ĝi dependas de speciala anima strukturo, kiu ebligas ĝian funkcion. Ĉe la moderna homo la kredokapablo, kiel jam dirite, degeneris; li ja ne plu posedas la animan strukturon, kiu ebligis al li uzi la kredinstinkton. La kaŭzo de tio estas nova strukturo, kiu en la vivbatalo mirige evoluis: la intelekto. Pro ties evoluo la estulo nun povas akiri – ne kredon, sed scion. Ĉar tiu povo, kiel ĉiuj aliaj povoj, estas submetita al evoluo, ĝi ja havas sian malfortan komencon, en kiu ĝi povas havigi al la estulo nur tre limigitan scion, nome nur pri aferoj kontroleblaj per la materiaj mezurmetodoj. En tiu komenca stato de la intelekto la homo ne povas akiri perfektan konon pri la absoluta solvo de la vivmistero; per sole tia intelektkapablo li ne fariĝos klare tagokonscia koncerne kosman komprenon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.