Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
12-a Ĉapitro
La estiĝo de la materia, la sendia, scienco.
Ĉar la estulo perdis sian kredokapablon, kaj ĉar li ne per nura inteligento povas akiri "kosman scion", lia spirita horizonto fariĝis malpli vasta ol tiu de naivulo aŭ de primitiva prahomo. Kompense perfektiĝis mirige lia kono pri la aferoj en la malgranda fako, kiun lia konscio ampleksas. Al li religia scio ŝajnas nura neanalizebla imagaĵo kun tre nebulaj detaloj kaj sen palpeblaj formoj, do, nura afero de kredo. Ĉar li ne plu kapablas kredi, sed devas satigi sian spiritan soifon per scio, kaj ĉar lia kapablo por intelekte akiri veran scion ankoraŭ estas en sia komenca stato, li povas serĉi scion nur en la plej primitivaj kampoj de la vivo, nome tie, kie li per Siaj fizikaj sentumoj povas vidi kaj aŭdi, gustumi kaj flari, kaj palpi kaj senti. Kaj ĉar nur materiaj aferoj estas kontroleblaj per la sentumoj, liaj pensoj kaj tuta mensa vivo konsistas sole en rezultatoj el tia primateria kontrolado.
      Estas tiuj rezultatoj, kiuj iom post iom kreas la materian sciencon, kaj estas ili, kiuj faras siajn trovintojn sciencaj aŭtoritatuloj. Al tiuj materiismaj aŭtoritatuloj ŝajnas fakto, ke la vivantaj estaĵoj kaj la tuta universo konsistas sole el tiaj materiaj kombinaĵoj, kiujn ilia aŭtoritatula tagokonscio povas rekoni kiel realaĵojn. Aferojn ekster tiu limo ili preferas tute nei, ekzemple Dion aŭ vivantan providencon, kaj senmortan mion en la vivanta estaĵo; ankaŭ "karmo", aŭ la kosma leĝo pri kaŭzo kaj efiko, kaj precipe la reenkarniĝa doktrino estas de ili konsiderataj kiel fantaziaĵoj de frenezuloj. Ĉio, kio ne havas volumenon kaj pezon, kio ne lasas sin determini per mezurrezultatoj, ŝajnas al ili tute nereala, kaj ili neglektas aŭ rekte neas ĝin. Ĉe tio ni do vidas, ke la religia instinkto, la kredopovo, de tiaj materiistoj preskaŭ neniiĝis pro ilia ĝermanta intelekto.
      Sed tiu nova povo, ankoraŭ nur ĝermo, neniel kapablas pruvi ilian kontraŭreligian aserton, kvankam ĝi ja ebligas al ili mezuri la rapidecon de lumo, kontroli atomojn kaj pesi astrojn; tial ili, koncerne religiajn aferojn, daŭre restas kreduloj, kreduloj kun la negativa kredo, ke ekzistas nenia Dio aŭ aliaj altaj eternaj faktoroj. Estulo kun tia kredo estas kontraŭulo, malamiko, de la plej altaj religiaj aferoj. Li tiom malproksimiĝis de Dio, kiom al estulo estas eble. La Di-filo estas for de sia Patro; "la perdita filo manĝas kun la porkoj", tio estas: kulminas en la principo de besto, en "la principo de mortigo". La plej alta dieca principo kaj la plej altaj religiaj rezultatoj estas "perloj", kiujn spirite maĉas tia materiisto, same kiel porko maĉe frakasus materiajn perlojn trovitajn sur ĝia vojo, egale kiom ajn valoraj ili estus.
      Sed ankaŭ rilate ĉi tion ni devas senkulpigi la materiiston, la nekredulon. Laŭ sia spirit-organa strukturo li ne povas esti alia. Lia inteligento fariĝis suverena reganto en lia spirito. Kune kun la detruiĝo de lia religia instinkto degeneris ankaŭ lia soifo pri religio; ĝi sufokiĝis pro lia soifo pri materia scio, pro manĝo de "la arbo de sciado".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.