Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
13-a Ĉapitro
La vero estas kompleta kono pri la malvero.
Laŭ tio, kiom tiu sciosoifo superis la soifon pri religio, la spirita vivinstinkto de la estulo kompreneble postulis satigon al la unua koste de la malpli forta dua; kaj ĉi tiu pli kaj pli kripliĝis kaj fine mortis.
Ke ĝi tiel devis kapitulaci al la soifo pri materia scio, sekvis precipe el tio, ke ĝi antaŭe estis tiom satigata, ke la troeco kaŭzis naŭzon kaj antipation.
Plia evoluo laŭ "la vojo de kredo" fariĝis neebla al la estulo; estis devige necese, ke li suriru novan vojon, "la vojon de spertado".
Nur propraj spertoj povis kontentigi lian malsaton pri scio.
Gvidate de tiu malsato la filo de Dio fariĝis "serĉanto de la vero".
Kompreneble do estis necese loki la filon de Dio en zonon, kie "la vero" estas trovebla. La vero esence estas oceano kun miriadoj da ondoj kaj fluoj, kun sovaĝa furiozo, kun milda lulkanto kaj kun kvieto lume serena. Kaj ĉar la estulo ne plu povis kredi, kaj ĉar pro tio estis absolute necese al li ricevi "palpeblajn pruvojn", li neeviteble devis lokiĝi en zonojn, kie la diversaj aperofonnoj de la vero – tio estas: ĝiaj kontrastoj – troviĝis en plej okulfrapa aperado. La vero estas kompleta kono pri la malvero, pri la malo de perfekta vivo, tio estas: pri malamo, venĝo kaj mortigo, pri malsano, doloroj kaj suferoj, mallonge dirite: pri malobeo al la ĝeneralaj leĝoj de vivo kaj amo; tial la estulo, la filo de Dio, devis veni al la specialaj sferoj de malvero kaj mallumo; ĉar vera, persone akirita scio pri la estado en tia sfero ne estus havigebla en zono, kie neniam manifestiĝus mensogo aŭ mortigo, doloro, zorgo aŭ mizero, kie ĉio estus perfekta plenumo de la vivoleĝoj, kaj kie la vivo tial estus nuancoj de nuraj ĝojo kaj volupto; en tia loko la vero estus akirebla nur nerekte, nome per sciigo de estuloj konantaj la veron. Sed ĉar la estulo – pro la perdo de la kredokapablo – povas fidi nur proprajn spertojn, lia vojo al vera scio estas sole tiu de personaj travivaĵoj, aŭ: "manĝado de la arbo de sciado". Por la vivanta estaĵo la vojo al vivo kaj vero tial neeviteble kondukas tra la sferoj de mallumo. Estis necese al la filo de Dio forlasi la Patron por povi sperti, kia la ekzistado sen Dio efektive estas, kaj ke estas neeble vivi sen Li. Kaj la vojo al tiu malluma sfero estis indikata per "la delogo de la serpento" kaj per "la inicitaj reĝoj". Kiel jam dirite "la vojo" ne plu estas la aktuala afero de la estuloj; nun la vero mem, senvuala kaj nuda, estas al li la "sola necesaĵo". Nun la spirita soifo de la evoluinta tera homo kontentiĝas nur per rezultatoj absolute sciencaj kaj per propraj spertoj. Kaj pli oportuna ebleco por tiu kontentigo, ol tiu sur nia nuna ekzistoplano, certe ne estas imagebla. Kie estas la kapablo por eksperimenti per korpaj kaj mensaj diboĉoj, por malami kaj persekuti, por turmenti kaj murdi kunestaĵojn, pli genia ol ĉe la ankoraŭ besteca tera homo? Kio estas la tago de juĝado? – Ĉu oni imagas, ke ĝi estas verdikto de puno, venĝoentrepreno de providenco pro pekoj faritaj de teraj homoj? – Certe la ekleziaj aŭtoritatulo] opinias tion, ne konsciante, ke laŭ tio ili atribuas al sia Dio la plej brutajn sadismajn emojn, ecojn jam postlasitajn de multaj teraj homoj; krome ili forgesis, aŭ rekte ignoras la vortojn de la sama Dio, eldiritajn de ilia propra plej granda gvidanto, la mondsavanto Jesuo Kristo, kiam li sur la kruco preĝis por siaj turmentantoj: "– – ili ne scias, kion ili faras". Certe oni ne povas imagi pli kulpajn pekulojn ol tiujn, kiuj penas ekstermi la plej altajn veron kaj juston, kaj krucumas la estulojn, de kiuj elradias la plej altaj humaneco kaj homamo; kaj tamen estis dirate pri tiuj plej kruelaj rompantoj de la leĝo de vivo, ke "ili ne scias, kion ili faras". Fariĝi kolera kaj venĝema, persekuti tiajn blindajn estulojn per krudaj puno kaj torturo, estas esence la samo kiel turmenti infaneton pro ĝiaj ankoraŭ neperfektaj korpa kaj mensa statoj. Kiu normala patro aŭ patrino farus tion? Opinii kaj diri, ke Dio traktas la estulojn per puno kaj turmento pro ilia ankoraŭ neperfekta stato, estas terura kulpigo kontraŭ la eterna Patro, kiun oni aliokaze nomas la origino de amo. La ampleksa perdo de adeptoj ĉe la religiaj asocioj cetere montras, ke homoj ne povas akcepti la kontraŭdiron: altama Dio avida pri venĝo kaj puno, kaj ankaŭ ne la fiktivan aŭreolon: "justa indigno" aŭ "sankta kolero". Neeviteble estiĝas dubo ĉie, kie la estulo provas per propra racio malkovri la kontraŭlogikaĵojn en la dogmaro pri Dio. Kaj sekve de tio disvastiĝas nova "superstiĉo", nome ateismo, kiu ja estas nenio alia ol la imago, ke nenia dio ekzistas. Al estulo kun tia opinio la spirita malsato estas kontentigebla nur laŭ la vojo de personaj esploro kaj spertado. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
