Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
14-a Ĉapitro
Kial necesas la dolorplena vojo de persona spertado.
La vojo de esploro estas la vojo de faktoj, realaĵoj kaj personaj spertaĵoj. Se ne ekzistus tia vojo, kiel do estus "savataj" la estuloj perdintaj la kredokapablon? Eterna morto aŭ neniiĝo estus ilia neevitebla sorto. Sed feliĉe ekzistas la vojo de persona spertado, kaj ĝi tutkompreneble konsistas el ne nur plaĉaj sed ankaŭ malplaĉaj travivaĵoj, ĉar en mala okazo estus neeble koncepti kaj lerni, kio absolutaj plaĉo kaj malplaĉo estas. En la "danse macabre" de la nuna tago de juĝado ni havas de la providenco abundon da ebloj por sperti kaj plaĉon kaj malplaĉon, sur la mondmilitaj batalejoj, ĉe la persekuto al kunuloj el propra kaj aliaj specoj, kaj ĉe la naive stulta maniero, laŭ kiu la tera homo aplikas sian genian diecan kapablon por utiligi teknike kaj kemie la materion. Estas neeble imagi pli grandajn eblojn por plej baldaŭ sperti la efikojn de ia aŭ alia agmaniero, de ia aŭ alia politika doktrino aŭ spirita teniĝo, kaj de ia aŭ alia uzo de la materiaĵoj. – Ĉu ne estas tiel, ke ju pli da kono pri la materio, kaj ju pli da mekanika kaj kemia kapabloj la estuloj akiras, des pli multiĝas kaj akceliĝas iliaj ebloj por fari erarojn? – Kaj ju pli ofte ili povas erari, des pli ofte ili povas ankaŭ rekoni la erarojn. En nia tempo, sekve, la homaj eraroj kun siaj konsekvencoj amasiĝas kiom neniam antaŭe en la historio, kaj kreas militojn, moralan kaoson kaj ĝeneralan pesimismon, – la malluman krizon, kiun la teraj popoloj ĝuste nun travivas.
      La konsekvencoj de la eraroj evidente estas profunde gravaj kaj ilustraj; ili ja tratranĉas karnon kaj medolon de la vivanta estulo mem. Ĉu ne frakasiĝas terure la organismoj? – Ĉu familioj kaj parencoj ne dissplitiĝas, plejamatoj estas perdataj, kaj miloj da hejmoj eksplode polviĝas? Ĉu rabado, seksperforto kaj murdo, inflacio kaj senlaboreco, malsano, malriĉo kaj melankolio ne sufiĉe senteble ilustras, kio okazas, kiam la leĝoj de humaneco kaj amo estas ignorataj? –
      Per tiu ilustrado realiĝas, naskiĝas la saĝo sur la tero kiel ekzakta scienco. Ju pli rapide amasiĝas ilustroj de la rezultatoj el erarado, des pli premas la krizo korpe kaj spirite; kaj ju pli prema krizo, des pli forta soifo pri scio povanta forigi la krizon.
      Ĉar la kriza situacio estiĝas sole pro tio, ke la homoj ne konas – kaj sekve ankaŭ ne povas obei – la leĝojn de amo kaj humaneco, tial la sola helpilo kontraŭ la krizo, la sola satigilo por la nomita soifo, estas vera scio pri tiuj leĝoj kaj pri agmaniero en harmonio kun ili. Tiu scio estas ĝuste la plej alta scienco aŭ saĝo. Alivorte tio signifas, ke la estulo, per la drastaj spertoj en la nuna tago de juĝado, ŝanĝiĝas de estaĵo batalanta kontraŭ ĉiuj altaj ideoj religiaj aŭ kosmaj al estaĵo avide soifanta saĝon. Kaj ju pli la estulo profundiĝis en la suferigaj spertoj, des pli potenca fariĝas la saĝosoifo. "La perdita filo" sopiras sian Patron, li sopiras fariĝi nur unu el Liaj "taglaboristoj", tio estas: fariĝi estulo kies ĉiutaga tasko estas "plenumi la volon de Dio".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.