Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
16-a Ĉapitro
Falsaj profetoj, mesioj aŭ mondsavantoj.
Kiam la estulo spertas, ke scio kaj povo koncerne materion ne sufiĉas por doni veran vivofeliĉon aŭ harmonion en la psiko, li forte sentas la bezonon pri rimedoj, per kiuj li povas akiri tiujn harmonion kaj feliĉon.
Kaj la sola, kio povas helpi lin tiurilate, estas analizo de la klara eterna vero, alivorte: "la sankta spirito".
Tio, ke la estulo travivas sian parton el la promateriismaj spertoj kaj suferoj, iom post iom dekutimigas lin de la emo serĉi "objekton de adoro".
Dogmoj aŭ asertoj de aliulo perdas ĉian aŭtoritaton, kaj la estulo ne plu povas fariĝi "mesiokultanto".
Sur tiun stadion de nekredo venis grandega parto de la tera loĝantaro, tio estas: ĝi perdis ĉian eblon por povi kredi; kompense ĝi posedas forte kreskantan kapablon por kompreni.
Sekve nur aferoj racie kompreneblaj povas interesi tiajn homojn, povas doni nutraĵon al ilia malsatanta spirito.
El tio oni facile konkludas, ke estuloj, kiuj hodiaŭ pretendas esti "nova mesio", aŭ proklamas sin Kristo kaj deziras, ke homoj adore kliniĝu al ili, estas viktimoj de iluzio. Tio, kompreneble, ne nepre signifas, ke ili estas trompuloj, tute ne. Estas preskaŭ senlime, kiom da perturbo povas estiĝi en homa psiko aŭ pensosfero pro retenita nekontentigita gloramo. Plej ofte tiaj estuloj estas malmulte evoluintaj kaj laŭ kosma vidpunkto tre naivaj, en kelkaj okazoj eĉ rekte malmoralaj. En la materia aŭ fizika medio ili ne sukcesis trovi sufiĉan kontentigon al ilia tro potenca gloramo, ilia nenatura avido por esti objekto de estimo, admiro kaj adoro; tial ili klopodas akiri per sia pli-malpli elstara religia talento tiun kontentigon de sia ambicio, pri kiu ili antaŭe fiaskis. Ke ilia agado celas malpli "mondsavadon" ol gloron al ilia propra personeto, al kiu ili deziras adeptojn kaj adorantojn, tio evidentiĝas en sama grado, kiom ili elmontras netoleremon aŭ eĉ malamon kontraŭ alipensantoj. Ofte ili tre ĉagreniĝas, se aliaj religiaj movadoj rikoltas sukceson kaj aprobon. Al iu "mesio" aŭ "kristo" tia sinteno ja estus afero grave kompromita; kaj krome: ilia pretendo pri kristeco aŭ mesieco rekte kaj nepre pruvas, ke ili ne povas esti mesio aŭ kristo; ĉar tia pretendo montras, ke al ili mankas ĉia kono pri la speciala procedo de mondsavado kaj pri ties speciala celo rilate al la nuntempa homaro. Nenian konon ili havas pri tio, ke mondsavado devas adaptiĝi al la evoluo de la homoj, kaj ke en nia tempo gl devas konformiĝi al la moderna altintelekta homo de la 20-a kaj sekvontaj jarcentoj. Pri la religia psiko de la nuna homo, pri lia perdita kredopovo, ili estas tute sen imago. Ili kopias, plagiatas laŭpove la historian Mesion aŭ Kriston, kaj kredas, ke ili tiamaniere atingos sukceson similan al lia. Kun vualitaj okuloj kaj trompitaj de siaj troa gloravido kaj neevoluinta spirita stato ili marŝas sensuspekte tie, kie "anĝeloj ne aŭdacas treti". Ili image vidas sin honorataj de milnombra aŭ milionnombra adorantaro, nuna aŭ estonta; eĉ la tuta homaro, kompreneble, iam humile genuos antaŭ la brila dieca "mondsavanto", kiu ĉiu el ili imagas esti. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
