Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
17-a Ĉapitro
Kial la aperantaj modernaj profetoj, mesioj aŭ kristoj ne sukcesas.
Por kio utilus nuntempe iu "mesio" aŭ "kristo" kun la antaŭaj agmanieroj?
"Mesio", kiu nur ripetas la antaŭe sciigitajn vivoleĝojn kaj neniel analizas aŭ science motivas ilin, havas nenian nutraĵon por la evoluinta intelekto de modernaj homoj, ĉar ili jam scias parkere la plej gravajn vivoleĝojn el la sanktaj libroj de la ĝis nun plej grandaj saĝuloj.
Tra jarmiloj la homoj en Oriento aŭdadis tiujn vivoleĝojn predikataj, pli-malpli simbole, en temploj kaj monahejoj, de pastroj, saĝuloj kaj aliaj predikantoj. La samo okazis en la okcidentaj regnoj; tra jarcentoj la homoj tie ricevis la vivoleĝojn, en formo de evangelioj kaj dogmoj, kvazaŭ kune kun la patrina lakto. Konstante sonis kaj daŭre sonas de katedroj en miloj da pregeJoJ kaj aliaj predikejoj: "Kion oni semas, tion oni ankaŭ rikoltos". – "Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos". – "Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro". – "Pli feliĉe estas doni, ol ricevi"; – "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto"; – "Amu vian proksimulon kiel vin mem". – Ĉu estas eble eldiri pli gravajn veraĵojn aŭ vivoleĝojn? Troviĝas nuntempe sufiĉe da pastoroj, diakonoj kaj sacerdotoj por prediki tiujn vivoleĝojn, kiuj al okcidentuloj estas senĉese ripetataj ek de la unuaj paŝoj for de la lulilo, ek de la komenco de la komprenkapablo. Al ĉiuj sonis tiuj vortoj, hejme per la gepatroj, en lernejo kaj preĝejo per instruistoj kaj pastroj; kaj pli solene ili sonis ĉe diservoj, ĉe bapta kaj komunia ceremonioj. Ili estas tiom ripetitaj al la homoj, ke tiuj sentas sin ĝisnaŭze satigitaj de ili. Oni jam komencas ĉesigi religioinstruon en la lernejoj. Pli kaj pli da neokupitaj seĝoj vidiĝas ĉe la diservoj kaj aliloke, kie estas atestate pri la grandaj vivoleĝoj. Homaro tiom tronutrita per vivoleĝoj kompreneble estas indiferenta pri "mesio", kiu nur ripetas aŭ plagiatas la jam konatajn rezultatojn kaj do lasas ilin resti nuraj dogmoj. Inter li kaj la aliaj ripetantoj troviĝas ja neniu diferenco. Kiamaniere li povus trovi milnombran adeptaron inter estuloj jam ĝisnaŭze sataj de dogmoj? – Kiel tia "mesio" povus savi homaron jam pli evoluintan ol li? – "Mesio", kiu ne konas la sciencan aŭ kosman analizon de la plej altaj vivoleĝoj, kaj sekve ne povas science ekspliki ilin tiamaniere, ke intelektuloj povas ilin akcepti, tia "mesio" kontaktas nur per kredo la eternajn leĝojn; lia evoluo do ne pasis la stadion de kredo aŭ de naiveco, kaj li sekve ankoraŭ ne atingis la stadion, en kiu kompreno estas necesa. Per tio li nevole malkaŝas, ke li efektive estas nur kredanta adepto de tiu mesio aŭ Kristo, kiu li pretendas esti; kaj estante kredanta disĉiplo de la vera Mesio aŭ Kristo li ja troviĝas sur la sama evoluŝtupo kiel aliaj kredantaj religiuloj. Li ankoraŭ ne trairis la tutan kredregionon de la evoluo; li ne satiĝis de kredo, kaj li do laŭ evoluo malsuperas la estulojn, kiuj sur la sama vojo jam postlasis la kredkapablon kaj nur per sia intelekta kapablo povas akcepti spiritan nutraĵon; li malsuperas ilin malgraŭ tio, ke ili pli-malpli estas materiistoj, ĉar ili ankoraŭ ne trovis sufiĉe de tiu nutraĵo, kiun iliaj racio kaj sentoj postulas. Kvankam tia "mesio" estas kredanta religiulo, li tamen diferencas de ordinaraj kredantoj, nome per tio, ke li imagas sin Kristo; li do malsuperas eĉ normalajn kredantojn. Oni facile vidas, ke li suferas pro retenita nesatigita gloravido, pro nenormala dezirego esti admirata, honorata kaj prefere ankaŭ adorata. Oni ne bezonas elstaran genion por povi vidi, ke tia senlima sinkulto kondukas al stato, kiu multfaze similas tiun de psikopato, kiam li parolas pri si mem, kvazaŭ pri heroo en utopiaj projektoj kaj ekstravagancaj okazaĵoj. – La lasta fazo de la revoj de tiaj malsanuloj ordinare okazas malantaŭ la muroj de hospitalo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
