Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
18-a Ĉapitro
Kial la homaro ne plu serĉas kristo-similan objekton de siaj kredo kaj adoro.
Nova "kristo" aŭ "mesio", imitanta la veran Kriston, ne savos la nuntempan homaron.
Tute ne!
Kiel antaŭe menciite tion faros nur "la parakleto, la sankta spirito", kiu estas la sola necesa por homoj de la 20-a kaj postaj jarcentoj. –
Kion signifas tio, ke la homaro devas saviĝi?
Ĝuste tion, ke ĝi devas liberiĝi de sia nuna plej granda ĝenaĵo. –
Kio do estas la plej grava ĝenaĵo de inteligenta kaj intelekte evoluinta homaro?
Precize tio, ke ĝi sentas sin implikita en drastaj situacioj kaj okazaĵoj, pri kiuj ĝi ne scias klarigon, kaj kiuj kaŭzas maltrankvilon en la spirito.
Tio tute sendube estas la kaŭzo de la kriado pri liberiĝo.
Ĉar la homoj ne plu povas kredi, ili trovas ja nenian kontenton ĉe sciigoj de aliulo, se tiuj sciigoj estas nuraj asertoj sen ia ajn analizo aŭ pruvo, kaj do ne estas racie kontroleblaj. Kio povas savi la homaron, estas sole analizoj aŭ eksplikoj de la plej gravaj vivofenomenoj kaj de la hereditaj diecaj dogmoj, tiel ke ties identeco kun la vero povas esti kontrolata en la lumo de racio kaj logiko. Tiaj ekspliko kaj kontrolo estas ĝuste efikoj de "la sankta spirito", kiu ja ne estas persona individuo, sed nura kosma konscio. Tio montras la gravecon de la promeso de Jesuo pri "la parakleto, la sankta spirito", kiu devis veni kaj instrui la homojn pri tio, kion ili ne komprenis. – Kaj ni komprenas nun, kiom grava kaj necesa estis lia admono koncerne la falsajn profetojn; en nia tempo tiom pli, ĉar – pro ĝiaj specialaj nervodifektaj malfacilaĵoj – tiom multaj mentale kripliĝas kaj kredas esti speciale elektitaj aŭ diecaj estuloj, kiuj kiel "veraj savantoj" konkeros la tutan mondon. En nia tempo estas do eksterordinara motivo por memori, kion Jesuo diris pri homoj, kiuj pretendas esti Kristo. Ni tial atentu, kion li diris pri "la lastaj tagoj" – ĝuste nia nuna tempo, kiam aŭdiĝas "militoj kaj famoj de militoj", kiam "leviĝos nacio kontraŭ nacio", kiam "frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin". Tiuj tagoj estas la lastaj el la epoke, en kiu la spirita gvidado al la estuloj okazas per kredo al spirita "reĝo", al ia mesio aŭ ia kristo. Kaj tiuj tagoj estas la komenco de nova mondepoko, en kiu la estuloj estas morale gvidataj nur de "la sankta spirito", tio signifas, ke komenciĝas nun praktikado de la scienco pri amo kaj humaneco. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
