Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
19-a Ĉapitro
Kion Kristo mem diris pri sia reveno.
Kion do diris la granda spirita "reĝo" de la Okcidento pri alveno de nova "kristo"? – Liaj vortoj pri tio estas: "Se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. Jen mi antaŭdiris al vi. Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝos ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la filo de homo. Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj".
      Kiel oni vidas, tiuj vortoj de la mondsavanto anticipe senmaskigas ĉiun venontan, kiu proklamos sin "kristo" aŭ "mesio". Eĉ ne unu okazon esceptigis Jesuo, ĉe kiu tia proklamo povus esti ne falsa, tiel ke oni devus kredi ĝin. Liaj vortoj diras klare, ke senescepte ĉiu, kiu nomas sin "mesio" aŭ kristo", estas nefidinda. Krome li eĉ pli certigas tiun eldiron sciigante, ke Kristo neniam revenos al la tero en sama maniero kiel antaŭe. Li ne revenos kiel viro paŝanta en dezerto aŭ sidanta sur seĝo en sekreta ĉambro. Neniam plu li estos videbla homo kun karno kaj sango, homo, kiun oni povus turmenti kaj krucumi, aŭ homo ornamita per fizikaj oro kaj purpuro, aŭ per krono kaj sceptro.
      La vera Kristo, la estulo, per kies idaro "beniĝos ĉiuj popoloj de la tero", ne plu estas fizika mortenda estulo. Kiel povus fizika estulo "veni kiel la fulmo el la oriento kaj montriĝi ĝis la okcidento", kiel ja estis dirate pri la alesto de la filo de homo? Kaj plie estis dirate, ke "tiam aperos sur la ĉielo la signo de la filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la filon de homo veni en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro".
      Naivulo ja kredas, ke estas la persono Kristo en formo de fizika estulo, kiu aperos sur la fizika blua ĉielo post elfuriozo de ŝtormo, fulmotondro kaj aliaj veteraj teruraĵoj; sed ĝuste tion celis la eldiro de Jesuo, ĉar al naivulo ja estas neeble kompreni ĝin alimaniere. Tamen tio donas nenian motivon por la opinio, ke la eldiro estas senvalora por intelekta esplorulo aŭ altevoluinta tera homo; ĝi estas ĝuste ĉefe direktita al li. Kion la dieca eldiro do havas por sciigi al altintelekta estulo, al estulo kiu havas "orelojn por aŭdi" kaj "okulojn por vidi"? Ĝi diras tute klare, ke "la reveno de Kristo" ne estas reveno de "Jesuo el Nazaret" aŭ alia estulo. Altintelekta homo scias, ke persono, ĉu "Jesuo el Nazaret" ĉu alia vivanta estaĵo perceptebla al tera homo, neniel povas veni ŝvebanta en la blua aero kaj videbla por ĉiuj teraj loĝantoj samtempe; ankaŭ estas ja neeble, laŭ la leĝoj de la naturo, ke estaĵo tiom mikroskopa, kiom unu individuo ja estas kompare kun la tuta homaro, povus igi sin aŭdata de ĉiuj homoj sur la tero. Oni supozeble ne imagas, ke tiu okazaĵo, tiom grava por la homaro, devas esti diskonigata per la modemaj teknikaj iloj. La "apero de Kristo en la nuboj" certe ne okazos per aviadilo, kaj la "juĝo pri vivantoj kaj mortintoj" ne estos radiofonie elsendata ĉirkaŭ la tero. La "reveno de Kristo" kompreneble ne estas tia triviala fizika procedo. – Sed kio do estas "la reveno de Kristo"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.