Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
2-a Ĉapitro
Jesuo estis reĝo.
La modema tera homo do fakte estas ia "Pilato". – Li vidas ĉirkaŭ sila oficialan eklezion kun ĝia pastraro kaj la multajn aliajn kolektivojn de religiuloj; kaj ĉiu partio havas sian specialan "absolutan veron". Samtempe ankaŭ li mem kredas je sia "vero": la materiismo aŭ la netrovebleco de la vero.
      Kaj nun ni venas al io tre interesa: ankaŭ la moderna "Pilato" troviĝas vid-al-vide kun Kristo. Jesuo sin montras en unu el la tri manieroj esprimitaj per la vortoj: "Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo". Al estuloj plene kaj sincere lin kredantaj li montras sin kiel la vojo. Tio signifas, ke li estas ilia plej alta spirita estro; liaj ordonoj estas al ili la plej alta leĝo; li estas "reĝo" de la kredantoj. Al tiuj estuloj la vero do aperas kiel iu kristo en karno kaj sango. Tio validas ne nur koncerne la kristanismon, sed ankaŭ koncerne buddhaismon, mahometismon kaj ĉiujn ceterajn religiojn. En ĉiu religio la vero kvazaŭ koncentriĝis en plej alta spirita gvidanto, kies ordonoj estas konsiderataj plej alta leĝo. La vero fariĝis estaĵo en karno kaj sango, estaĵo kiu pro sia spirita supereco devis aperi kiel "reĝo". Buddha fariĝis "reĝo" de la buddhaismo, Mahomet "reĝo" de Islamo, kaj Jesuo "reĝo" de la kristanismo. En ĉiu el tiuj grandaj mondreligioj la demando pri la vero esence estas nur demando pri aŭtoritatulo, pri suverena gvidanto, pri "reĝo". Por la adeptoj de tiuj religioj la vero identas kun "reĝo", kun spirita aŭtokrato, kies volo kaj dekretoj estas "la vojo", kiun oni senkondiĉe devas sekvi.
      Kiam Jesuo antaŭ Pilato konfesis sin identa kun "reĝo", tio do estis tiom funde kaj firme motivita, ke ĝi grave influis la Roman provincestron, tiel ke li interalie decidis, ke sur la kruco de Jesuo estu skribata "La reĝo de la judoj", kvankam la judaj aŭtoritatuloj forte protestis kontraŭ tio. Estas certe, ke lia ordono pri tiu skribo ne povis havi ironian sencon, ĉar jam antaŭe li deklaris antaŭ la nomitaj aŭtoritatuloj, ke li trovas nenian kulpon ĉe Jesuo. Oni ne ironias pri homo, kiun oni publike kaj plenserioze juĝas senkulpa kaj deklaras ideala estaĵo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.