Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
20-a Ĉapitro
Kial "la reveno de Kristo" ne montriĝos kiel ia objekto por kredo kaj adoro.
Kio revenas ĉe "la reveno de Kristo", laŭ la eldiro de Jesuo mem do povas esti nur tio, kio "venos kiel la fulmo el la oriento kaj montriĝos ĝis la okcidento", tio, kio "venos en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro", tio, kio povas "apartigi la ŝafojn for de la kaproj" kaj "juĝi vivantojn kaj mortintojn", tio, kio "identas kun la Patro".
Kio do estas tio ĉe Kristo, kio povas plenumi tiujn kondiĉojn? Nur unu afero povas ĉi tie esti konsiderata, nome la plej alta spirita lumo de vivo kaj ekzisto, aŭ, la plej alta scio pri Dio kaj la vivantoj. Kaj tiu scio, tiu lumo, ĝuste estas "la sankta spirito". Sen tiu dieca scio, sen tiu spirito, Jesuo estus nur ordinara neperfekta estulo kiel la aliaj teraj homoj, kaj Kristo ne ekzistus. Kristo sekve estas la samo kiel "la spirito de Dio enkarniĝinta en tera homo"; kaj tiu enkarniĝo faris tiun homon "reĝo", tio estas, dieca gardanto kaj gvidanto por la nesciaj ordinaruloj. Ĉiuj "inicitaj reĝoj" en la homa historio esence estis "kristoj", pli aŭ malpli grandaj laŭ tio, kiom alte aŭ nealte evoluinta estis la koncerna popolo. "La reveno de Kristo" do estas afero, kiu fakte fojon post fojo okazis; kaj ĉiufoje ĝi manifestiĝis kiel naskiĝo de nova "reĝo" aŭ estulo povanta sukcesi ĉe la riteca inicoceremonio en piramido aŭ aliloke, kiu estis preskribita en la koncerna epoko. Kiel ni jam vidis, la homaro ne plu devas esti gvidata de "inicita reĝo" ("mesio" aŭ "kristo"); kaj konforme al tio la nunaj "reĝoj" estas ordinaraj neinicitaj homoj kun la ordinaraj homaj difektoj kaj neperfektaĵoj, kaj tute sen kapablo por esti spiritaj gvidantoj aŭ "la vojo" por sia popolo. Ordinare la "reĝo" nun estas nura centro de la ŝtata administrado. Kristo, la plej granda el la "inicitaj reĝoj", ĝuste emfazis per sia profeta eldiro pri ĉi tiu temo, ke "la reveno de Kristo" neniam plu okazos kiel apero de "inicita reĝo". Kaj jam al lia "inicita personeco" ne estis ligita materia reĝeco; lia regno ne estis "el ĉi tiu mondo", kio sendube estis unu el la kaŭzoj de tio, ke la judoj ne povis lin akcepti; ili ja agnoskis, ke "mesio" devas esti iniculo, sed, ili opiniis absolute necesa, ke li ankaŭ estu materia reĝo povanta venke liberigi ilin de iliaj materiaj malamikoj kaj subpremantoj. Jam tiam "la reveno de Kristo" do manifestiĝis en tiom "netradicia" maniero, ke la homoj ne povis agnoski tian "mesion" aŭ "kriston"; ili kredis lin "falsa mesio" kaj krucumis lin. Tamen lia "regno" disvastiĝis en ĉiu direkto en la mondon. Lia "reveno" estis ne nur por la judoj, sed por ĉiuj homoj sur la tero. Kvankam ĉi tiuj ne plu bezonis "inicitan reĝon" por sia materia vivo, tamen mankis ankoraŭ multe, ke ili povus spirite gvidi sin mem. Ankoraŭ ili bezonis estulon, aŭtoritatulon, kiu en spiritaj aŭ religiaj aferoj povis esti "reĝo", esti "la vojo" por ili. Tiu bezono donis la bazon por tio, ke "la reveno de Kristo" manifestiĝis kiel alveno de la tri grandaj mondsavantoj Jesuo, Buddha kaj Mahomet, kies "regnoj", la kristanismo, la buddhismo kaj Islamo, ne estas "el ĉi tiu mondo", kaj kiuj ĉiu en sia "regno" havas la plej altan aŭtoritaton, sed materie neman reĝecon. Sed ili estis la lastaj; post ili "la reveno de Kristo" neniam manifestiĝos kiel "reĝo", ĉu kronita aŭ nek ronita, ĉu materia aŭ spirita. Ĉiu el la nomitaj "spiritaj regnoj" ricevis – per sia lasta kristo aŭ "spirita reĝo" – tiom da kono pri la plej altaj vivoleĝoj aŭ dogmoj, ke tio sufiĉas por ilia evoluo tra la lastaj "kredostadioj" ĝis la ŝtupo, kie la granda soifo pri kosma analizo de la vivoleĝoj estas reciprokata de vera "spirita scienco". Kaj el tio sekvas, ke "la reveno de Kristo" neniam plu okazos kiel alveno de persono havanta tiom da spirita aŭtoritato, ke li konsekvence fariĝas kred- kaj adorobjekto de la homaj milionoj, aŭ fariĝas "la vojo" por ili. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
