Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
21-a Ĉapitro
Kion Jesuo sciis pri la ŝanĝita maniero por mondsavado kaj pri nia tempo.
"La reveno de Kristo" do ne plu okazos en formo de inicita "reĝo" kun aŭ sen krono, aŭ en formo de iu ajn persono kun tiaj ecoj, ke oni blinde kredas lin "mesio" aŭ "savanto", kaj trankvile konfidas sin al li.
Kvankam "la reveno de Kristo" celas daŭrigon de la mondsavado, tiu daŭrigo tamen ne devas realiĝi per "gardanto", "reĝo" aŭ "adorobjekto" de la homoj.
Mondsavado ne plu realiĝos per tio, ke vivanta estaĵo "sakramentmaniere" – pro sia natura spirita supereco, pro la sugesta, majesta kaj dieca potenco de sia homeco – premas la estulojn al sia koro kaj per tio donas "pacon" al ili, pacon sen kompreno, tiel ke li do estas nur "la vojo" por ili.
Estas vere, ke ankaŭ pacon celas la daŭra mondsavado; sed per kredo la homoj ne plu ricevas pacon; ĝin nur kompreno povas doni al ili. En la tempo de la lastaj mondsavantoj la komprenkapablo ne estis ĝenerala; tial informis Kristo, ke "la parakleto, la sankta spirito" poste venos por instrui al la homoj tion, kion liaj samtempuloj ne povis kompreni. Per tio Jesuo diris ja ankaŭ, ke poste venos la komprenkapablo; ĉar por kio utilus en mala okazo "la parakleto, la sankta spirito"? Per la samaj vortoj Jesuo malkaŝis, ke lia fizika apero kaj vivado en Palestino antaŭ mil naŭcent jaroj ne sufiĉas por savi la mondon; ĉar se ĝi sufiĉus, por kio utilus tiuokaze la venonta "sankta spirito"? Kaj tiu rekta eldiro, ke la mondsavado finrealiĝos nur per la venonta "sankta spirito", kiun la homoj nur poste povos kompreni, atestas nerekte la ekziston de reenkarniĝo; ĉar se ĉi tiu ne ekzistus, la samtempuloj de Jesuo neniom gajnus el lia promeso, ke poste venos "la sankta spirito". Kaj se la samtempuloj de Jesuo povis akiri perfektan pacon sen la venonta parakleto, sen ties ekspliko de la vivmistero, kaj sen la persona spertado sekvanta el tiu ekspliko, por kio do utilus tiu promeso pri venonta pli bona situacio? Tia promeso ja estus ne nur senutila, ĝi estus rekte konfuza al liaj samtempuloj. Sed Jesuo sciis tre bone, ke la daŭrigo de la mondsavado, aŭ "la reveno de Kristo", devas manifestiĝi "en la nuboj kun potenco kaj granda gloro" kiel la fulmo, kiu "venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento", kaj ke ĝi devas okazi en tempo de granda aflikto, kiam "ploros ĉiuj gentoj de la tero", kio signifas, ke ĉie regos lamentado, murdado kaj timego. – Tia estas la priskribo pri la nova formo de mondsavado, pri "la reveno de Kristo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
