Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
22-a Ĉapitro
"La reveno de Kristo" kaj la celo de la mondsavado.
Ni jam konvinkiĝis pri tio, ke laŭ la supra priskribo neniu materia estulo povas daŭrigi la savadon de la mondo; "la reveno de Kristo" ne povas realiĝi per alveno de estulo en karno kaj sango; tia estulo ja ne povas "veni en la nuboj" aŭ "kiel fulmo veni el la oriento kaj montriĝi ĝis la okcidento". Kio do povas plenumi tiujn kondiĉojn?
      La sola, kio povas plenumi la nomitajn kondiĉojn, devas esti tio, kio ĉiam antaŭe plenumis ilin, nome "la sankta spirito", kiu "ŝvebis super la akvo" ĉe la kreo de la mondo. – Kio alia povus "veni en la nuboj kun potenco kaj granda gloro"?
      Tiu "potenco kaj granda gloro" okazigis la kreon de "Adam" kaj "Eva", okazigis ilian rigardon en la misteron de la mallumo, kaj ilian evoluon al la nuna stadio, kie ili regas la fizikan materion kaj grandskale obeigas al si la elementojn, kaj kie ili konas la rapidon de la lumo kaj mezuras pezon kaj volumenon de la astroj.
      Tiu sama "potenco kaj granda gloro" sen ia dubo daŭrigos la kreon, la mondsavadon, kondukante la estulojn, "Adam" kaj "Eva", plu al stadio, kie ili regos la spiritajn aferojn de la mondo tiom suverene, kiom nun la materiajn. Evidente la celo de la mondsavado, la celo de la kreo kaj evoluo de la mondo, estas konduki la vivantajn estaĵojn supren al evolustadio, kie ili spertos la kosmajn rezultatojn de la vivo tiom senpere kaj facile, kiom nun la fizikajn rezultatojn. Scio pri la vojoj de la astroj kaj pri la pezo de la suno ja ne estas pli grava por la estulo ol scio pri la profunda rilato inter lia propra spirito kaj la materio. La vojo de lia spirito tra tempo kaj spaco estas por li pli aktuala afero ol la tergloba vojo ĉirkaŭ la suno aŭ ties vojo en la galaksia rondo.
      Tra la ĝisnunaj kreado kaj evoluo la mondsavado kondukis la estulojn al ilia nuna kapablo, kiu ebligas al ili detale esplori stelojn kaj sunojn milionojn da mejloj malproksime, kaj fenomenojn simile malproksimajn en la tempo; kial la mondsavado ne povus simile konduki ilin ankaŭ al kosma kapablo, per kiu ili povus akiri detalan scion pri la spirito, kiu estas al ili tiom proksima, ke ĝi vivas en iliaj propraj karno kaj sango? Se alia estuloj estas ĝis nun donita tiom abunde da scio pri aferoj ne tre gravaj, oni povas konsekvence kaj logike nur konkludi, ke ili ricevos ankaŭ la scion, kiu estas nepre necesa por ilia feliĉo. –


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.