Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
23-a Ĉapitro
La "ĉielaj nuboj", en kiuj okazos "la reveno de Kristo".
Ke spirita scio, aŭ profunda kono pri la detaloj de la homa spirito aŭ pri la leĝoj de ĝia ekzisto, estas necesa, tio estas ĝuste la instruo, kiun la evoluo kaj la mondsavado ĝis nun celis doni al la tera homo. Militoj kaj detruoj, zorgoj kaj malfeliĉoj klare montras tion. Ĉu ne malamo estas la plej ĉagrena malamiko de la vivanta estaĵo! – Kaj kiamaniere kontraŭbatali tiun malamikon, kiu plej ofte venas maskita per la brila vesto de justo, se oni ne konas lian devenon, la kaŭzon de lia estiĝo? –
      La konon pri la estiĝo de malamo oni akiras nur per studo pri la animo de la vivanta estaĵo, per studo pri liaj plej profundaj impulsoj kaj iliaj kaŭzokombinoj, per studo pri lia tuta spirita identeco. Ĉi tie, en la plej sekretaj anguloj de la homa spirito, ni trovas tiun "ĉielon", tiujn "nubojn", en kiuj "la reveno de Kristo" okazos "kun potenco kaj granda gloro". – Kion signifus "orita homo" ŝvebanta sur materia ĉielo dum furioza fulmotondro aŭ inter belaj someraj lanugonuboj, kompare kun "reveno de Kristo" en la interno de la tera homo, en la spirita "ĉielo" de lia persona pensoregiono! La minacaj nuboj sur tiu spirita ĉielo neeviteble malaperos ĉe la "reveno"; ĉia malamo, kaj kun ĝi la radikoj de ĉia malfeliĉa sorto, estos forsarkataj. Pli brila "potenco kaj granda gloro" ol tiu "reveno de Kristo" sur la spirita "ĉielo" en ĉiu unuopa homo ne estas imagebla.
      Kiam la malamo estos for, la estulo venos en harmonion kun la vivoleĝoj; li unuiĝos kun la universo, kun sia proksimulo kaj per tio kun la eterna Patro. Tio signifas la finon de lia vagado en la mallumo. Tiam la mondsavado atingos sian celon. La estulo estos saturita de la spirito de Dio; li mem estos "Kristo", li estos: "la vojo, la vero kaj la vivo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.