Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
24-a Ĉapitro
Kiel spirite neperfekta homo imagas "la revenon de Kristo".
Tia "reveno de Kristo", en la propra pensosfero de la estulo, aŭ sur lia propra mensa ĉielo, tamen ne estas atendata de forte kredantaj niatempaj religiuloj. Ili sentas sin jam konvertitaj kaj savitaj; siajn pekojn ili sentas pardonitaj tra la bapta kaj komunia sakramentoj. Al homoj kun tia speciala idearo ŝajnus komprenebla afero, se Kristo venus sur la materia ĉielo, inter la materiaj nuboj. Ili ankoraŭ ne atingis la evolustadion, kie oni nur per la racio povas koncepti la plej altajn vivrealaĵojn. Nutraĵon sufiĉan por ilia spirito donas la dogmoj, la hereditaj simbolaj ceremonioj kaj ceteraj aferoj oportunaj nur por sentoj. Ilia komprenkapablo koncerne religiajn aferojn ne akiris tiom da forto, ke ĝi povas protesti kontraŭ tradiciaĵoj. Tial ili tute ne komprenas, ke paraboloj, dogmoj kaj aliaj hereditaj religiaĵoj estas nur provizoraj apogiloj, adaptitaj al la koncerna evoluŝtupo de spirito aŭ menso, kaj do ne devas esti konsiderataj kiel ĝisfine validaj kaj sciencaj analizoj, kiujn postulas ilia spirito sur posta pli alta ŝtupo de la Vivovojo aŭ en posta ekzistado.
      Oni povas miri, ke homoj, kredantaj sin jam savitaj, atendas Kriston "en la nuboj kun potenco kaj granda gloro"; por kio ili bezonus lin? – La respondo estas, ke homoj ne finevoluintaj revas pri favoro, pri rekompenco al "la elektitoj", kaj tial ili ĝojas kaj sentas inspiron ĉe la kredo, ke "la reveno de Kristo" fariĝos brila mirakla evento, ĉe kiu li aperos orlumanta en la nuboj, kondamnos la malpiulojn al eterna puno en infero, kaj fine kunprenos ilin, kun aliaj savitaj favoratoj, en la oran ĉielon al eterne brilanta ekzistado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.