Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
25-a Ĉapitro
Kiuj estas "la perditoj", kaj kiuj "la savitoj", ĉe "la reveno de Kristo"?
Kiuj estas la perditoj, kiujn oni atendas kondamnataj al infero? Kio garantias, ke ili ne estas parencoj aŭ amikoj de la savitoj? Ĉu savita edzino povas fariĝi vere feliĉa en la tiom abunda gloro, se ŝia edzo estas unu el la perditoj forirantaj al eterna "plorado kaj grincado de dentoj"? – Aŭ ĉu la inversa situacio, perdita edzino kaj favorita edzo, estus pli feliĉiga? – Ĉu patrino povas esti feliĉa en la ĉiela beateco, se ŝia filo aŭ filino estas forĵetita en la eternan inferon? Ĉu filo aŭ filino povas senti la ĉielan feliĉon sciante, ke la patrino brulas en "eterna fajro"? –
      Ŝajnas al mi, ke estuloj, sentantaj sin feliĉaj en tia situacio de favoriĝo, estas komplete egoismaj, ĉar nur absoluta egoisto povas neatenti la sorton de karulo, kaj aspiri nur propran altiĝon al gloro, laŭdo kaj admiro. Se tiaj estos "la ŝafoj sur la dekstra flanko" de la granda juĝisto, ili estos tre malmulte evoluintaj estuloj. – Ĉu ĉielo loĝata de tiaj estuloj povus esti regno de amo? – Ĉu oni ne devus preferi vivadon inter estuloj, kiuj libervole rezignus la ĉielan regnon por resti kun la malfeliĉuloj ĉe la alia flanko, kaj por helpi, konsoli kaj kuraĝigi ilin en ilia granda malfeliĉo aŭ eterna perditeco? Ĉu ne tiaj estuloj estus tiuj, kiuj amas la proksimulon kiel sin mem? – La alta juĝisto mem ja diris: "Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj".
      Estas do evidente, ke "la reveno de Kristo en la nuboj kun potenco kaj granda gloro" ne devas esti komprenata laŭ la materiaj literoj, sed ke tiuj vortoj parolas pri la reveno kiel spirita aŭ psika okazaĵo. Kaj same evidente estas, ke estuloj opiniantaj "la revenon de Kristo" nura materia plenumo de la tradiciaj vortoj, estas tre malmulte evoluintaj, kaj ke "la reveno" do por ili estas ankoraŭ tre neaktuala.
      Tio signifas ankaŭ, ke la promeso pri "la reveno de Kristo" tute ne celas tiujn kredulojn, sed alian kategorion de estuloj, nome de tiuj, kies komprenkapablo kaj spirita teniĝo ebligas al ili vidi, kio kaŝas sin sub la eksteraj vortoformoj. Estuloj, kiuj jam nun sentas sin savitaj, sanktaj kaj beataj, jam ĝuas tiom da feliĉo, kiom estas eble akiri en ilia nuna evolustadio. Kio necesas por efike paroli al ili, estas tute aliaj aferoj en la vivo, aferoj kiuj povas konduki ilin al pli alta evoluŝtupo, kie oni postulas la religian terminaron eksplikata pli profunde kaj pli spirite ol laŭ la nuraj materiaj literoj. Kaj atinginte tiun evolustadion ili apartenos al tiuj progresintaj intelektuloj, kiuj ne plu povas kredi nurajn dogmojn kaj tial ankaŭ ne povas esti helpataj de profeto aŭ dogmodocento. Tiam ili ne plu rigardos materiajn esplorrezultatojn la solaj fidindaj, sed energie kaj sopire ili serĉos la veran realon malantaŭ la ŝajnaj kaoso, hazardaĵoj kaj iluzioj de la vivo. Sendependaj ili tiam serĉados. Kaj la vero, la pura vero – ne en formoj de dogmoj kaj objektoj de kredo, sed kiel fakto kaj scio – estos ilia ĉiosuperanta problemo. "La perdita filo" estos survoje el la mallumo. Kaj kun tia teniĝo de intelekto, de sentoj kaj tuta personeco, li certe renkontos la diecan spiriton, kiu eterne "ŝvebas super la akvo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.