Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
26-a Ĉapitro
"La parakleto, la sankta spirito".
Sed ne en formo de profeto aŭ alia kredenda persono la dieca spirito venos al li, ĉar tio, kion li serĉas, ne estas dogmoj kaj nuraj rezultatoj, kiujn li ja konas de sia infantempa instruiĝo, sed la absolutaj analizoj mem de la vero. Responde al tio la promesita "parakleto", la nova plenumanto de la mondsavado ĉe "la reveno de Kristo", venos kiel spirita forto en formo de nova scienco.
      Ĉi tiun sciencon karakterizas tio, ke ĝi konsistas el nuraj analizoj de amo, kiuj esence estas universala pledo por ĉiuj kaj ĉio, kaj kiuj detale eksplikas la misteron de la vivo. Ili pruvas la ekziston de Dio, la senmortecon de la vivanta estaĵo kaj la cirkulon de la vivo; kaj tio estas farata ne per dogmoj, ne per elmontro de nuraj doktrinoj, sed per kontinua pensovico tiom perfekte logika, ke al intelektulo, al racie evoluinta homo, videbliĝas, ke "ĉio estas tre bona", kaj ke la ekzisto de la vivo rezultas el la amo de eterna Dio.
      Krome tiu spirita scienco montras al evoluinta intelektulo, ke nepre ĉiu vivanta estaĵo iam vidos tion saman, ke "ĉio estas tre bona", kaj ke do por neniu estulo ekzistas perdiĝo aŭ neniiĝo. Kaj ĝi montras, ke la vivanta estaĵo estas eterna filo de la origino mem de tiuj ĉioampleksa amo kaj dieca mondoplano. Tia scienco, tia saĝo, povas esti nur "la parakleto" mem, "la sankta spirito", la perfekta kaj sankta pensosfero, la konscio de Dio mem kun ĝia koncepto pri la vivo kaj la ekzistado, pri spaco, tempo kaj eterneco.
      Per tiu revelacio de siaj konscio kaj pensoj – revelacio en formo de "kosma scienco" vestita en materiaj vortoj adaptitaj al la tera intelektulo – Dio ebligas al tiu estulo, ke li ekzerce imitu tiujn Diajn pensojn, kiuj kapablas regi kaj gvidi la mondotuton; Li ebligas al evoluinta esploranto rekrei sin "laŭ la bildo de Dio, simila al Li" kaj tiel – laŭ la vortoj de Kristo – "unuiĝi kun la Patro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.