Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
27-a Ĉapitro
La antaŭa tasko de mondsavanto kaj la nuntempa.
La alveno de tiu saĝo en la mentalan sferon de la tero, en formo adaptita al soifanta altintelektulo, estas la nova manifesto de mondsavado, estas "la reveno de Kristo". La aspekto de ĉi tiu "reveno" do diferencas de tiu de antaŭaj "revenoj" per tio, ke ĝi manifestiĝas ne kiel persono, sed kiel spirita forto en formo de la nomita scienco aŭ saĝo.
      Ke tiu saĝo nur pere de homo povas penetri en la mentalan sferon de la tero, estas memkompreneble; sed persono, elektita por tiu tasko en la mondsavado, same kompreneble scias plenumi sian mision kun tiom da modesto, ke sian personon li tenas en la fono, por ke la saĝo tiom pli videble radiu. Li scias, ke la ĉefaĵo en lia misio ne estas krei religion, nek estigi sekton aŭ alian blinde kredantan adeptaron, por kiu li fariĝus suverena spirita "reĝo" analoga al antaŭaj mondsavantoj. Li plene scias ankaŭ, ke al tiaj estuloj, kiuj ankoraŭ povas kredi kaj tial nur laŭ la vojo de kredo povas esti gvidataj, estas neeble doni helpon pli bonan, pli diecan ol tiun, kiun la mondsavado jam donis tra la ankoraŭ nun ekzistantaj mondreligioj. Al la adeptoj de tiuj religioj ne ekzistas pli dieca objekto de ilia kredo ol ĝuste la aŭtoro de la respektiva religio; en mala okazo la providenco ja erarus, kaj la koncernaj homoj estus misgvidataj. Sed la faktoj ja montras, ke pere de tiuj "kredobjektoj" aŭ diecaj estuloj la mondsavado plene sukcesis gvidi homojn tra ĉiuj stadioj de kredo ĝis la stadio, kie ilia evoluinta intelekto postulas scion anstataŭ kredon.
      La mondsavado ne donas nuntempe novan kred- aŭ adorobjekton al la mondo. La estulo, per kiu la mondsavado hodiaŭ realiĝas, plene scias teni sin mem en la malantaŭo por pli reliefe konigi la plej altan saĝon enkarniĝintan en li. Sen ĉi tiu konigo ekzistus al neinicitoj neniu eblo por profundiĝi en la altaj kosmaj analizoj kaj tiel trovi kontentigon al la spirita aŭ kosma soifo. Tian eblon estigas nur klarigo de kosmaj analizoj, kaj tial tiu klarigo estas la nepre plej grava en la nova formo de mondsavado.
      Tiu nova formo do diferencas de ĉiuj antaŭaj. En ĉi tiuj la ĉefa afero estis krei kontakton kun spirite, aŭ kosme, kvalifita persono, al kies konduto kaj morala gvidado oni povis sin konfidi, dum oni mem estis senpova koncerne kosmajn pensadon kaj komprenon. Sed en la nuna formo de mondsavado la ĉefaĵo estas ne persono, kiun oni povus blinde kredi kaj fidi, sed la ebleco por scienca kosma esplorado, la ebleco por persone travivi tiun "kosman sciencon" kiel praktikan realon per tio, ke ĝi estas utiligata ĉe la ĉiutagaj aferoj en la persona vivado.
      Antaŭe la celo de mondsavado estis doni al la spirite nekapablaj estuloj "spiritan gvidanton" (reĝon), en kies manon ili – en sia kosma senpoveco – povis trankvile meti sian sorton. Sed hodiaŭ la celo estas doni – ne "gvidanton" aŭ "reĝon", sed kompletan "kosman sciencon", laŭ kiu la estuloj mem devas gvidi sian sorton. Ili ja ne plu estas racie senpovaj; intelekto kaj sentado tre evoluis ĉe la iom progresintaj modernaj homoj, kaj sporade okazas intuicio ĉe kelkaj el ili. Pro esplorado kaj pensado pri la materio la modernaj homoj de nun estas bone trejnitaj kaj armitaj por komenci "spiritan" aŭ "kosman" pensadon kaj esploron, kaj por, per tio, pli kaj pli identigi sin kun la "kristo-konscio", la lumo, "la vojo, la vero kaj la vivo". Kaj laŭ tio, kiom ili proprigas al si tiun konscion aŭ spiritan staton, ili ne plu bezonas spiritan "gvidanton". Niatempe la estuloj ja ne serĉas "reĝon", sed evoluon de la kapablo esti sia propra sendependa "gvidanto". Kiel ili jam antaŭ longe sukcesis libere kaj sendepende pensadi en la materia plano, tiel ili nun sopiras kaj aspiras la evolustaton, kiu komplete liberigas kaj sendependigas ilin en la kosma aŭ spirita sfero.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.