Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
28-a Ĉapitro
Kion la mondsavado respondas al la oerserĉado de intelekte kaj humane stampita estulo.
Kiel dirite oni nun ne serĉas "gvidanton" por per sia kredo blinde konfidi sin al li; sed sciencon oni serĉas, absolutan scion, kies veron oni mem povas kontroli, travivi kaj praktiki en sia propra vivado, per kio oni fariĝas kapabla por konsili kaj gvidi sin mem.
Oni ne plu havas – ankaŭ jam dirite – kapablon por blinda kredo, sed en forte kreskanta grado kapablon por esplori kaj akiri scion kaj komprenon.
Al tio konformas, ke tiu, kiu nuntempe estas la fundamenta ilo de la mondsavado, tutplene konscias, ke la homoj ne serĉas lian personon kiel "adorobjekton" aŭ "kredapogilon". La sola objekto por la soifo kaj serĉado de evoluinta modema inteligentulo estas la saĝo mem, estas la sciencigo de la eterna vero, estas "la sankta spirito" akceptata per logika pensado, estas la scienca pruvo pri tio, ke amo al proksimulo estas plenumado de la vivoleĝoj. La persono en la "reveno de Kristo", la persono de la nuntempa mondsavado, do havas lokon tute malantaŭe, dum la saĝo, "la sankta spirito", troviĝas en la fronto kaj superbrilas ĉion alian. Konforme al tio ne estas strange, ke la promesoj de tiu "reveno de Kristo" aplikis la esprimojn: "la parakleto", "la sankta spirito", "veni en la nuboj kun potenco kaj granda gloro", "kiel fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento". Kiu "potenco kaj granda gloro" povas superi tion, ke homo fariĝas loĝejo por la konscio kaj tuta pensosfero de la eterna Patro, kaj ke li per logika pensado trapenetriĝas de Lia spirito kaj "unuiĝas kun Li"? Kiu "potenco kaj granda gloro" egalas tiun, kiu faras la estulon perfekta "bildo de Dio simila al Li", kaj kiu levas la dio filon en sferon, kie li rekte kaj klare vidas sian propran senmortan ekziston en la sino de la Patro, kaj rekonas sin kiel kreanto kaj reganto de tempo kaj spaco, de vivo kaj morto? Vere, "la reveno de Kristo", "la parakleto la sankta spirito", multe superbrilas la "nubojn" kaj la "fulmon de oriento ĝis okcidento". Eĉ la "mondsavantoj", la "mesioj" aŭ "kristestuloj", devas ĉi tie teni sin malantaŭe, ĉar estas la vizaĝo de la Plejpotenca mem, kiu ĉi tie rekte videbliĝas al la serĉanta diofilo. En ĉi tiu stadio de la evoluo la mentala soifo de la estulo celas pli ol ion ajn la solvon de la vivmistero, la absolutan analizon de la vero senigitan de vualaj kaj erarigaj akcesoraĵoj. Tiu stadio, en kiu la absoluta analizo de la vero do estas je dispono de la spirita soifulo kiel scienco aŭ fakto, estas la dua stadio en la mondsava revelacio de la eterna vero. La unuan stadion oni povas nomi "la vojo", kiel jam dirite, kaj la dua estas "la vero". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
