Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
29-a Ĉapitro
La scienco de amo al proksimulo.
Dum la homa impreseblo ĉe antaŭaj manifestoj de mondsavado dependis de forte koncentrita sopiro pri persono kun spirita aŭtoritato tiom elstara, ke la homoj povis trankvile lasi sin gvidi de li kaj tiel esti helpataj en sia propra spirita senpoveco, la responda impreseblo nuntempe montras sin kiel forta sopiro pri "kosma kompreno" aŭ absoluta spirita scio.
La homoj estas nun pli ol iam antaŭe tipaj esploruloj.
Tra ĉiuj materiaj aferoj ili impete penetris, kaj post la kreo de mirigaj kaj grandiozaj rezultatoj en tiu sfero ili nun laciĝas koncerne materian scion.
Ĉar kvankam ĉi tiu donis nemezureblajn bonaĵojn, ĝi ankaŭ kondukis al malbonaĵo eĉ pli grava; ĝi nome tiras la homaron rekte en la kulminan fazon de la tago de juĝo; la diofilon ĝi faris geniulo pri detruado kaj murdado; kaj tra la manifestado de tiu murdgenieco evidentiĝis al la diofilo, ke li neniam fariĝos feliĉa laŭ tiu vojo.
La amasoj da detruoj kaj teruraĵoj, da malsanoj kaj malfeliĉoj ne povis ne naski en li avidan sopiron pri unu sola afero: paco, kiu estas la sama kiel feliĉo.
Tio, ke paco estas la celo de la plej forta avido en la homa psiko, sekvigas, ke ĉiu afero povanta estigi kaj evoluigi veran pacon sentiĝas stimula kaj vigliga al la soifanta psiko. Kaj kiu afero povas pli ol "paco-scienco" akceli la pacon kaj do efiki kontentige al la morale kaj intelekte soifanta estulo? – Ĉar absoluta paco povas ekzisti nur surbaze de amo al proksimulo, la "paco-scienco" identas kun "scienco de amo al proksimulo". Kaj ĝuste al tiu "scienco de amo al proksimulo" la nuntempa mondsavado donas alireblon, helpe de "kosmaj analizoj" aŭ logikaj kontinuaj pensovicoj. La "scienco de amo al proksimulo" aŭ "la parakleto, la sankta spirito" estas do nun prezentata en vortoj kaj frazoj kiel la niatempa mondsavado. Tiujn vortojn kaj frazojn, kompreneble, povas legi ĉiu, kiu lernis la legarton, sed per nura legado oni akiras neniun komprenon pri "la dieca spirito" en tiuj vortoj, aŭ pri la veraj vivanalizoj; estas necese antaŭe atingi evolustaton, kiu ebligas akcepti tiun spiriton. "La dieca spirito", aŭ la vero, en la nomitaj vortoj lasas sin kapti de la leganto nur proporcie kun lia praktikado de ĝia instruo en la ĉiutaga rilato al aliuloj. Sen tia praktikado la leganto trovas nenian sciencon aŭ veron en la "scienco de amo al proksimulo". Al nematuraj legantoj la nomitaj vortoj ŝajnas naivaĵo, mistiko kaj superstiĉo anstataŭ "dieca spirito" kaj eterna lumo. Li emas kritiki tiujn vortojn kaj frazojn, la ortografion, la devion de tradicia aŭ de moderna stilo kaj tiel plu. En plej malfavora okazo li sentas antipation kaj batalemon kontraŭ la nomitaj analizoj, per kio li eĉ pli forbaras sin de la lumo. Tiu lia teniĝo kompreneble ne malpliigas la kvalitojn de la "dieca spirito"; tra la menciitaj vortoj kaj frazoj ĝi tamen lumas kaj radias al multege da estuloj, kies evoluo ebligas al ili "vidi" kaj "kompreni". Kaj iam ili – gardante en sia interno la idealojn de la "dieca spirito" kaj praktikante ilin en la ĉiutaga vivado – renkontos la "revenon de Kristo" por la lasta fojo, kiam ili atingos por tio sufiĉan maturon. Kaj ĉi tiun fojon ne estos "reĝo" en la ekstera mondo, nek iu "kristo", kiun oni renkontos; ankaŭ ne estos "kosma scienco" aŭ analizoj de la vero; sed estos sole "onia propra plej alta mia". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
