Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
3-a Ĉapitro
Pilato kaj "pardono de pekoj".
Kio do estis tiu mistera forto, kiu igis Pilaton sencede postuli, ke Jesuo estu titolata "reĝo de la judoj" malgraŭ la protesto de la aŭtoritatuloj? Ĉar ĝi ne povis esti ironio kaj sekve ankaŭ ne antipatio, ĝi povis esti nur simpatio. Kaj tiu simpatio por Jesuo montras, ke Pilato per sia tuta koro rekonis Jesuon kiel "reĝon de la judoj", tio estas: konsideris lin la plej alta, la plej bona spirita gvidanto en Judujo. La iomete ironia demando de Pilato: "kio estas la vero" tamen ricevis respondon, nome tiun ke Pilato devis rekoni, ke Jesuo estas "reĝo de la judoj". Tiu "reĝo de la judoj" estis senkulpa estaĵo; sed senkulpa nur tiu povas esti, kiu centprocente akordas kun la leĝoj de la vivo, kaj tiuj leĝoj identas kun la vero. – La vero do malkaŝiĝis al Pilato en formo de "la reĝo de la judoj". La vortoj de Jesuo: "Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis – –", fariĝis al Pilato la vero.
      Konsiderante tion oni ne povas miri, ke la konscienco de Pilato maltrankviliĝis, kiam li transdonis Jesuon al morto, kaj ke li devis klopodi sin senigi de tiu malagrabla sento per la publika "lavo de la manoj". Tiu manlavo estis tute analoga kun la "sakramento de altaro" (sankta manĝado), kiun poste milionoj da "Pilatoj" uzis kun analoga celo: trankviligi la konsciencon, ricevi "pardonon de la pekoj". Esti liberigata de "riproĉo de la konscienco" estas esence la sama kiel spirita puriĝo. Kaj ĉu ne estis ĝuste spirita puriĝo, kiun Pilato volis simboli, al si mem kaj publike, per tio ke li prenis akvon kaj antaŭ la popolo lavis la manojn dirante: "Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo; vi zorgu pri ĝi"? Ja estas evidente, ke ne pro fizika malpuro li lavis la manojn.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.